Novaĵoj
Forpasis Raita Pyhälä (Saliko) en Finnlando
Kategorio: Movado; Dato: 2025-08-21 10:33:54
Venis al nia redakcio la malĝojiga novaĵo pri la forpaso de eminenta kaj sindonema esperantista kolego, Raita Pyhälä, pli vaste konata kun la nomo Saliko.
Saliko estis finna esperantisto, profesie instruistino de la franca lingvo, kiu aktive, dum jardekoj multflanke kontribuis al la movado, gvidante Esperanto-kursojn en sia hejmlando kaj ankaŭ eksterlande (en Francio, Hungario, Litovio) verkante artikolojn kaj farante traduklaborojn. Ŝi aktivis en la finna sekcio de ILEI, kaj kiel prezidanto, kaj kiel vicprezidanto. Saliko estis unu el la ĉeforganizantoj de la ILEI-konferenco en Övik kaj grava kontribuinto al la gimnazia programo.
Menciendas ŝia sindona laboro por subteni longtempe kelkajn afrikajn samideanojn kaj entute la tiean movadon.
Saliko multe ligiĝis ankaŭ al edukado.net, sendante instrumaterialojn, helpante en kontrollaboroj, kaj ne malgrave ankaŭ per financaj subtenoj.
Bonvolu legi ŝian prezenton en la Panteono, kaj laŭeble postlasi viajn memoraĵojn kaj pensojn.
Kondolencojn al ŝia familio kaj al ŝia amikino Kerstin Rohdin.
Al la listo | Nia somera programo: KER-ekzamenoj kaj Faka Angulo → |