Novaĵoj
Du-jaraj magistraj studoj pri interlingvistiko en Poznano
Kategorio: Movado; Dato: 2023-05-09 19:42:48
En Adam-Mickiewicz-Universitato (AMU), en Poznano, Pollando jam de 1998 funkcias la internaciaj postdiplomaj interlingvistikaj studoj.
En la studjaro 2022/23 startis la unuan fojon la 2-jaraj magistraj studoj pri interlingvistiko por internacia studentaro enkadre de la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado (en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj).
Ĉu vi volas:
• altnivele (C2) scii Esperanton kaj la anglan?
• akiri sperton en tradukado inter la du lingvoj?
• superi la problemojn en interkultura komunikado?
• studi internacian lingvopolitikon?
•...
Forpasis Marcel Leereveld en Aŭstralio
Kategorio: Movado; Dato: 2023-03-22 00:03:33
Ni informas vin pri la bedaŭrinda forpaso de veterana nederlanddevena aŭstralia esperantisto
Marcel Leereveld (1917-2023)
kiu lernis Esperanton antaŭ 90 jaroj, havis la okazon renkonti persone ankaŭ Lidia Zamenhof. Li estis fervora Esperanto-instruisto, kiu jam en la kvindekaj jaroj atingis, ke Esperanto estu lerneja studobjekto agnoskata tutlande en Tasmanio. Marcel instruis ne nur en kursoj, per siaj libro kaj artikoloj, sed kontribuis ĝis la lastaj jaroj de sia vivo ankaŭ al la semajna radioprogramo de la melburna stacio 3ZZZ.
...
Startis la magistra programo en Poznano
Kategorio: Movado; Dato: 2022-12-07 15:45:10
En novembro 2022 startis la 2-jara magistra (master) programo pri interlingvistiko kiel specialiĝo kadre de studdirekto lingvistiko kaj informmastrumado en la Adam Mickiewicz Universitato (AMU), en Poznano, Pollando.
En la programo de tiuj ĉi unikaj studoj (vidu la informojn en la angla aŭ en Esperanto ) troviĝas i.e. lingvistikaj studobjektoj (tipologio, lingvopolitiko kaj lingvistika priskribo de Esperanto) kaj interkultura komunikado (en Esperanto), krome studobjektoj de informmastrumado (en la angla).
La pioniraj studentoj (el Ĉinio) alvenis antaŭ du semajnoj en Poznano. Surloke helpas al ili polaj studentoj. ...
MONATO donacas abonojn por la KER-ekzameniĝintoj
Kategorio: Movado; Dato: 2022-10-09 20:07:25
Ni kun ĝojo informas vin ke la skipo de la revuo MONATO decidis subteni la KER-ekzameniĝintojn.
Laŭ la propono ĉiu, kiu en la jaro 2022 ĝis nun sukcese trapasis aŭ en novembro trapasos KER-ekzamenon, ricevos bitan abonon (PDF, ePub, Kindle, voĉlegitan version) de la revuo Monato. La sukcesintoj en B1 kaj B2-niveloj ricevos duonjaran, la sukcesintoj en la nivelo C1 kaj C2 tutjaran abonon.
Jam por tiu premio valoras trapasi la ekzamenon.
Restas nur tiu ĉi semajno aliĝi al la ĉeestaj ekzamenoj de la 15...
Surloke kaj distance, serioze kaj amike (interlingvistika sesio de AMU 17-23.09.22)
Kategorio: Movado; Dato: 2022-09-26 11:42:43
La dua jaro de la aktuala interlingvistika grupo travivis sian septembran sesion, parte surloke, parte distance – danke al Katalin Kováts, kiu prizorgis la hibridan sesion. Post la sabata konsultiĝo kaj dimanĉaj ekzamenoj sekvis la kurso de Michael Farris pri...