Novaĵoj

Ni serĉas helpantojn por la kongresa semajno

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-07-05 20:22:19

Edukado.net serĉas helpantojn por la kongresa semajno. La tasko estus dum kelkaj horoj (de mardo posttagmezo ĝis sabato) promenadi en la kongresejo aŭ sidi ĉe budo vestita en speciala T-ĉemizo kaj helpi al la kongresanoj per disdonado de flugfolioj per klarigo pri la uzo de la Pinĉiloj membriĝi ĉe edukado.net aliĝi rete al la KER-ekzamenoj aŭ/kaj deĵorante ĉe la pordoj dum la KER-ekzameno  per informado al la kongresanoj pri...

Legi pli...

Stafeto de la premio en la junia RISKO-ludo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-07-01 05:25:59

En la junia ludo la unuan lokon atingis denove  Nicole Else  el Aŭstralio.  Gratulojn, Nicolee. Ŝia donaco - pro tio, ke Nicole jam estis premiita en majo - devis transiri al la sekva plej sukcesa, sed ĝis nun neniam premiita ludinto. Tiu estis goulo , kiu pludonacis sian eblon. Tiel ni proponas elekti donacon al Kocxjo . Ni atendas la informojn pri lia elekto. ...

Legi pli...

Raporto pri la 4a Tutmonda Ekzameno

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-06-05 15:34:08

En 2015 la Tutmonda Ekzameno konsistis el du turnoj. La unuan ni organizis ĉirkaŭ la jam tradicia ekzamensemajnfino en Greziljono , al kiu ni kuplis du aliajn  ekzamenojn:  tiun en la svisa La Chaux-de-Fonds kaj alian en la nikaragva Managvo . Tiel en la tri lokoj la 24an de aprilo ekzameniĝis entute 25 kandidatoj. Krom en Managvo, en la aliaj du lokoj oni ekzameniĝis ankaŭ parole.  La dua turno, la ĉefa ekzamentago, estis la 30a de majo. Tiam estis...

Legi pli...

Majaj Risko-rezultoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-06-01 10:54:54

  En la maja ludo la unuan lokon atingis Nicole Else el Aŭstralio.  Gratulojn, Nicolee. Ĉar ŝi jam delonge ne ricevis monatan donacon, nun rajtas elekti ion. Ŝia prefero iris al la libro Taglibro de mia frato, kiun ŝi ricevos en Lillo, dum la kongreso.  En la monato ludis 139 personoj, kaj tiel majo estis la dua plej aktiva turno ĉi-jare, pro kio ni ĝojas.  Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al vi,  ...

Legi pli...

Startis la 4a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-05-29 15:07:12

Hodiaŭ, la 29an de majo komenciĝis la dua turno de la 4a Tutmonda Ekzameno.  En la unua tago trapasis parolan ekzamenon 7 kandidatoj el la franca urbo Tuluzo. La ekzamenantoj Katalin Kováts el Nederlando kaj Márta Kovács el Hungario rete konektiĝis kun la sudfrancia ekzamenloko kaj ekzamenos la tieajn kandidatojn.   La 30an de majo, sabaton, en 12 lokoj entute 91 personoj trapasos ekzamenojn, la plimulto la skriban parton, kelkdekoj ankaŭ la parolan, ties laboratorian kaj buŝan partojn. Je parola parto tra la reto havas eblon...

Legi pli...

1 ... 44 45 46 47 48 49 50 51 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.