Novaĵoj

Nova raporto pri la registritaj kursoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-10-26 11:39:01

                    Komence de oktobro ni publikigis anoncon por peti vin registri la kursojn, kiujn vi gvidas. Samtempe ni fermis la sekcion de INSTRUMATERIALOJ kaj la aliron ebligis nur al la kolegoj, kiuj gvidas registritan kurson, estas kontribuantoj de la sekcio aŭ subtenis finance la paĝaron.  ...

Legi pli...

Sukcese finiĝis nia dujara Grundtvig-projekto

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-10-15 16:44:05

        En la pasintaj du jaroj kvar Esperanto-organizaĵoj partoprenis la Grundtvig-projekton "Kultura diverseco kaj multlingvismo de Eŭropo - kiel lerni pri ili?”.  La kunlaborantoj estis  • Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy Sącz),  • Fondaĵo Edukado.net (Hago, Nederlando) • Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germanio-Herzberg am Harz) kaj  • Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario-Budapeŝto). La ĉefa celo...

Legi pli...

Nova kurso pri Frislando en la KLERIGEJO

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-10-11 12:10:59

Ni informas vin, ke post dujara laboro, kadre de Grundtvig-projekto, ni povas prezenti al vi unu el la ĉefrezultoj de la laboro, kiun efektivigis la teamo de nia retejo.  Kun niaj kunlaborantoj, la membroj de frisaj muzikgrupoj Kapriol' kaj Kajto, kun la helpo de Sylvain Lelarge, Arjen-Sjoerd de Fries, Luit Staghouwer kaj Roel Haveman, Katalin Kováts kompilis kaj enretigis 10-lecionan kulturan retan kursomaterialon, riĉigitan de film- kaj sonregistraĵoj kaj ilustritaj tekstoj. La lecionoj pri Frislando, ties kulturo, lingvo, lingvopolitiko, muziko, sportoj, bestoj, lukto kontraŭ la marakvo ktp..  estas elŝuteblaj en ajna vicordo. La...

Legi pli...

Saluto al la instruistoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-10-05 00:15:34

  Okaze de la Monda Tago de Instruistoj per memfarita bukedo mi kore salutas ĉiujn, kiuj instruas, faras pedagogian kaj edukan laboron, transdonas sciojn kaj lertojn ĉu al infanoj, ĉu al junuloj ĉu al plenkreskuloj.   Havu ni ĉiuj pliajn fortojn, energion kaj sukcesojn, ricevu foj-foje rekompencajn ridetojn kaj dankvortojn. Mi mem aparte dankas nun ĉiujn, kiuj dediĉas sian tempon  por la instruado...

Legi pli...

RISKO: du venkintoj en septembro

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-10-01 10:38:18

Septembro 2015 estis bela kaj aktiva monato en la RISKO-ludo.  En tiu ĉi monato ludis 150 personoj, aliĝis 9 novaj. En la lud- kaj demandonombroj ni preskaŭ atingis la maksimumon de la jaro. La statistika paĝo montras interesajn datumojn.   La ludon venkis niaj du bravuloj, Nicole kaj Valentin kun egala nombro de poentoj. Korajn gratulojn al ili ambaŭ. Premion rajtas elekti...

Legi pli...

1 ... 40 41 42 43 44 45 46 47 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.