Novaĵoj
Freŝaj informoj pri la TUTMONDA ekzamensesio
Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-14 09:59:03
Vidu la plej freŝan paĝon pri la ekzamenoj.
Kial ni jam plurfoje anoncis la 9an de junio okazos Tutmonda sesio de la KER-ezamenoj.
Laŭ la alvokoj kaj antaŭaj aliĝoj 28 organizaĵoj el 16 landoj rajtos organizi sesion en tiu tago. Eblos ankoraŭ aliĝi ĝis la 10a de majo .
Intervjuon kun K. Kovats inter aliaj ankaŭ pri la Tutmonda ekzamensesio vi povas aŭdi en la Pola Retradio / programo...
Germana gazeto pri la Ratkaptista bando kaj Esperanto
Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-11 09:34:46
Ni kun ĝojo plusendas al vi informon pri aperinta gazetartikolo, kiu rezultis el la vigla Esperanto-agado de la Ratkaptista grupo el Hameln.
La 5an de aprilo aperis tutpaĝa artikolo pri la jubileo de Esperanto en la loka germana gazeto Dewezet. Ĝi enhavas ankaŭ bazajn informojn pri la lingvo mem.
En la reta versio de la gazeto estas ankaŭ kelkaj sonekzemploj (ligoj al la ratkaptista kanto, al muzaiko kaj la "Patro nia") sub la titolo "Eine Sprache feiert Geburtstag - so klingt Esperanto" (lingvo festas naskiĝtagon - tiel sonas Esperanto). Vi povas rigardi ĝin ĉi...
Salutojn al la unujara MUZAIKO
Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-06 21:50:14
Ni tutkore gratulas al la entuziasma teamo de la retradio, kiu kun juneca elano kaj diligenta laboro vigligas nian movadon. Kuraĝe antaŭen!
Bedaŭrinde ĝuste hodiaŭ oni faras kontrollaborojn ĉe la ĉefelsendanto, tial por aŭskulti la elsendo klaku ĉi tien.
Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)
Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-06 09:50:22
Ni atentigas vin pri interesa artikolo, aperinta en Ondo / la 28an de marto 1012.
Sub la artikolo disvolviĝas interesa diskuto, eblas partopreni.
Nova lernolibro por tajvanaj lernantoj
Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-04 15:57:31
Okaze de la kampanjo 125 en Tajvano aperas nova lernolibro por studi Esperanton. Ĝi estas traduko de la populara libro verkita de Stano Marček.
Oni en Tajvano antaŭe uzis la ĉinan version de la sama libro, sed ĉar en Tajvano la skribo estas ne tute sama kiel la ĉina kiu uzas simpligitajn ideogramojn kauzis al multaj malfacilaĵojn legi la ĉinan version. Tajvanaj esperantistoj decidis traduki la lernilon al tradicia ĉina lingvo.
Tiun tradukon faris S-ino Ingrid Chuang, kiu delonge instruas Esperanton ofte kune kun Reza Kheirkhah en diversaj lernejoj....