Novaĵoj

Tutmonda skriba ekzameno - 26 urboj el 14 landoj

Kategorio: Movado; Dato: 2012-03-07 08:45:26

  Ĝis la komenco de aprilo aliĝis al la kampanjo 26 lokoj, el 14 landoj de Eŭropo, Azio kaj Latin-Ameriko. Tuluzo, Parizo, Liono, Fontaine-Grenoblo, Araso, Limoĝo, Avinjono, Clermont-Ferrand kaj La Roshe sur Yon el Francio Jekaterinburgo kaj Moskvo el Rusio - Herzberg el Germanio - La Chaux-de-Fonds el Svislando...

Legi pli...

Google (Guglo) aplikas Esperanton en sia traduksistemo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-02-23 08:31:48

        Guglo aldonis Esperanton kiel 64-an lingvon por tradukado! Uzu tiun unikan eblon!  Vidu la tradukilon .  La gugla komunikaĵo kun tre pozitiva opinio pri Esperanto legeblas ĉi tie .   La anglan tekston tiel tradukas la maŝina traduko al Esperanto:  Merkredo, Februaro 22, 2012...

Legi pli...

La Universitato de Teksaso en Dalaso bonvenigos NASK 2012!

Kategorio: Movado; Dato: 2012-02-23 08:07:27

Por la dua fojo NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) prezentos mallongan kursaron (25 de junio ĝis 4a de julio), ĉi-foje en sunplena Dallas, Teksaso. Do, portu viajn ĉapelon, naĝkostumon, kontraŭsunan kremon, kaj eĉ vakerajn botojn! Alvenu la 25an de junio, kaj foriru la 4an de julio—jen ok plenŝtopitaj tagoj de lernado kaj amuzo. La frua registriĝo, cetere, jam komenciĝis: aliĝu ĝis la 22a de marto kaj ŝparu 50 dolarojn ! La Universitato de Teksaso en Dallas (UT-D) estas rapide kreskanta universitato kun multaj...

Legi pli...

Pri la dua sesio de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2012-02-08 02:36:51

La dua sesio de la Interlingvistikaj Studoj de UAM en varma etoso malgraŭ la malvarma vetero. Inter la 28a de januaro kaj la 3a de februaro okazis la dua sesio de la nova interlingvistika grupo en la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano. 18 gestudentoj el 10 landoj – inter ili 5 brazilanoj – vigle diskutis pri kulturaj kaj lingvistikaj temoj, krome alfrontis la unuajn ekzamenojn. La kurso pri ĝenerala morfologio kaj sintakso de Michael Farris enkondukis la partoprenantojn en la strukturon de diversaj lingvoj, konsciigis ilin pri la kategorioj de la propraj gepatraj lingvoj....

Legi pli...

Teatrostaĝo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-01-26 18:41:04

      TEATRO-STAĜO de la 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 en Minsko, Belarusio Teatra staĝo en Esperanto, en kiu Esperanto ne estas celo, sed ilo! Malkovru rusajn kulturon kaj teatron Vizitu Vilnon kaj vivu 10 tagojn en Minsko Partoprenu frenezan travivaĵon La sistemo de Stanislavski adaptita en Esperanto Plibonigu vian scipovon de Esperanto Venu ludi spektalon dum Kongreso de...

Legi pli...

1 ... 49 50 51 52 53 54 55 56 ... 73

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.