Novaĵoj

KER-ekzamenoj: Rapide aliĝu por certigi vian lokon en Lillo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-04-07 11:31:12

Ni informas vin ke tre baldaŭ komenciĝos la unuaj ekzamenoj de la printempaj sesioj.  En la unua turno okazos aparta sesio en Greziljono (Francio) kaj paralele en La Chaux-de-Fonds (Svislando) kaj Managvo (Nikaragvo) kadre de la  4a Tutmonda ekzamentago. La oficiala granda aranĝo de la 4a Tutmonda Ekzamentago estos la 30a de majo. Estas 13 lokoj, kie eblos trapasi la ekzamenojn.  En Eŭropo en Hago (NL), Limoĝo, Parizo, Tuluzo, Lannion (FR), Moskvo (RU) kaj en...

Legi pli...

Fino de la ABIO-kampanjo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-04-06 18:00:51

Mi informas vin, ke la duan tagon de Pasko, mi oficiale fermis la monkolektadan kampanjon, kiun ni lanĉis okaze de nia datreveno meze de decembro 2014. La kolektado okazis pere de dispecigita kristnaska abio, kun la celo ĝis kristnasko ricevi 60 donacojn kaj tiel kunmeti la mozaikarbon.  Bedaŭrinde nek ĝis Kristnasko, nek ĝis la nova jaro, kaj eĉ ne ĝis pasko ni ricevis 60 donacojn. Ĉar la arbo tre strange aspektas printempe en nia fenestro, mi decidis ĝin malmunti kaj agnoski, ke el vidpunkto de la nombro de subtenantoj, ni fakte ne sukcesis,...

Legi pli...

RISKO-novaĵoj el marto 2015

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-04-01 11:26:04

                En marto 2015 en nia RISKO-ludo denove Valentin Melnikov estis la plej sukcesa ludanto. Lia premio transiras nun al muminjo (Paula Niinikorpi el Finnlando), la sekva neniam premiita plej sukcesa ludanto. Ni gratulas kaj Valentin kaj Paula kaj petas ŝin elekti donacon. Laŭ la statistikaĵo videblas ke en...

Legi pli...

RISKO-novaĵoj kaj nova kampanjo en marto 2015

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-03-01 20:29:54

Fine de la ludmonato februaro de 2015 ni anoncas ke en la ludo venkis denove Valentin Melnikov , nia fidela kaj sukcesa ludanto el Moskvo. Ni kore gratulas lin okaze de lia 7a venko. Por ekkoni Valentin kaj liajn ludteknikojn kaj motivojn, ni lanĉis foruman fadenon , kie vi povas starigi al li demandojn kaj ni esperas, ke li kontentigos nian scivolemon.   Ĉar Valentin jam ricevis donacon en la pasintaj 12 monatoj, lia premio transiras al la sekva, neniam premiita plej bona ludanto de la monato, nome...

Legi pli...

Baldaŭ ne plu eblos peti okazigon de tutmonda KER-sesio

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-02-17 11:11:12

Ni memorigas vin, ke proksimiĝas la limdato por anonci intereson pri okazigo de tutmonda aŭ loka ekzamensesio. Ni alvokas ĉiujn, kiuj ŝatus en sia urbo, regiono aŭ klubo okazigi sesion, rigardi la subajn datojn kaj decidi al kiu tago ili ŝatus havi rajton kunorganizi ekzamenojn. La limdato estas la 28a de februaro. La kondiĉojn por okazigi sesion kaj anonci sian intencon por tio vi trovas sur la paĝo, kreita por la ekzamenorganizantoj . Post la ricevo...

Legi pli...

1 ... 49 50 51 52 53 54 55 56 ... 102

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.