Novaĵoj

KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin? - panel-diskuto

Kategorio: Movado; Dato: 2021-03-13 09:55:16

Okaze de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), UEAviva – la kanalo de UEA ĉe YouTube – elsendos la 13-an de marto je 15h00 UTC la panelon “ KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin? ”. Dum la panelo la esperantistoj kaj sciencistoj José Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo en nia tutmonda socio, de la scienca kaj persona vidpunkto. Nicola Ruggiero , sekretario de INK, prezentos la konkurson, ĝian prezidanton François Lorrain...

Legi pli...

ILEI alvokas

Kategorio: Movado; Dato: 2021-02-07 20:13:38

2021 estas ĉe ILEI elektojaro. La nuna Estraro nombras sep membrojn. Ĝis nun almenaŭ tri estraranoj retiriĝas, ne kandidatiĝas por plua trijara mandato. Do la Elekta Komisiono devas trovi novajn membrojn por la gvida instanco de la Ligo. La elektoj okazos rete kadre de la 54-a ILEI-Kongreso, kiu havos eble renkontiĝon en Kotonuo, Benino, sed havos tutcerte virtualan parton kun komitatkunsidoj. Tiu kongresa semajno komenciĝos la 7-an de aŭgusto 2021. Se vi pripensas pri kontribuo al tiu valora laboro, nepre partoprenu la Duan Forumon de ILEI-gvidantoj, kiu okazos rete sabate...

Legi pli...

Rekorda Interlingvistika Simpozio

Kategorio: Movado; Dato: 2020-09-20 14:23:59

La 5-a Intelingvistika Simpozio – organizata ĉiun 3-an jaron de la Interlingvistikaj Studoj de Adam Mickiewicz Universitato (AMU), en Poznano (Pollando) – sukcese okazis inter 17-18.09.2020. virtuale, kun la ĉefa temo: “ Rolo de lingvoj en interkultura komunikado ”. La celo estis kunvenigi esploristojn – esperantistojn kaj ne-esperantistojn – por prezenti siajn alirojn al interkultura komunikado, analizi la eblecojn kaj problemojn en la tereno de lingvistiko, lingvopolitiko kaj kulturo kaj komenci dialogon. Post la bonvenigo far la gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, prof. Ilona Koutny kaj malfermo far...

Legi pli...

Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo

Kategorio: Movado; Dato: 2020-09-08 14:45:01

  Ĵus venis al nia redakcio la malĝojiga kaj malfacile akceptebla informo pri la forpaso de konata kaj tre aktiva membro de nia komunumo, kiu multon faris ankaŭ en la instrukampo kaj kunlaboris kun nia retejo.  Ni kun peza koro adiaŭas kolegon Zlatko TIŠLJAR, Pajon, kaj esprimas niajn sincerajn kondolencojn al la familio kaj al la kroatia kaj tutmonda movadoj. Ripozu li en paco.  Viajn memoraĵojn pri Pajo bonvolu postlasi en nia Panteono, kien li mem sendis sian vivresumon kaj kien...

Legi pli...

Ankoraŭ eblas aliĝi al la 5a Interlingvistika Simpozio

Kategorio: Movado; Dato: 2020-09-03 18:19:48

5-a INTERLINGVISTIKA SIMPOZIO    -      Rolo de lingvoj en interkultura komunikado 5th INTERLINGUISTICS SYMPOSIUM  -    The role of languages in intercultural communication 5. SYMPOZJUM INTERLINGWISTYCZNE   -   Rola języków w komunikacji międzykulturowej   Ni memorigas vin pri tio, ke la Interlingvistikaj Studoj (Etnolingvistika Instituto, Novfilologia Fakultato, Adam Mickiewicz Universitato en Poznano, Pollando) organizas sian kvinan internacian...

Legi pli...

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 73

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.