Novaĵoj

Nova retejo de la itala KIREK-kurso

Kategorio: Movado; Dato: 2016-03-29 13:56:04


 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Ni gratulas la italojn, kiuj lanĉis sian novan hejmpaĝon de la reta kursaro KIREK

KIREK devenas de la akronimo Komputil-Reta Esperanto-Kurso aŭ pli simple Kurso pri Esperanto per komputilo kaj interreto.

La partoprenkondiĉoj estas tute senpagaj, kiu ajn povas aliĝi por lerni la lingvon sendepende de la antaŭaj studoj.

La kurso entenas dek simplajn lecionojn kaj unu korektanto korektas la hejmtaskojn senditajn per retpoŝto. Korektanto estas je la dispono por iuj ajn duboj kaj post korektado li/ŝi donas eblon al la lernanto antaŭenpaŝi la sekvan lecionon. Fine de la kurso, la lernanto ricevas atestilon, je A1 nivelo, subskribitan de la Itala Instituto de Esperanto kaj de la Itala Esperanta Federacio kaj li/ŝi estas sufiĉe bone preparita por trapasi la unuan ekzamenon de la Itala Instituto pri Esperanto (sama nivelo: A1).

La paĝaro disponigas prezenton de Esperanto, ankaŭ legaĵojn, simplajn tekstojn, gramatikajn resumojn kaj ligojn al la plej gravaj retaj informfontoj. 

Ni esperas, ke multaj novaj lernantoj profitos el la materialoj. 

Regratulojn, Katalin Kovats

RISKO-novaĵoj Al la listo Forpasis Michel Duc Goninaz

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.