Novaĵoj

Poznan funebras: Forpasis Zbigniew Galor

Kategorio: Movado; Dato: 2017-01-27 12:31:05

Kun tre peza koro mi devas dividi kun vi malfeliĉigan novaĵon.
Ĉi-nokte, tute neatendite, forpasis konata pola esperantisto, Zbigniew Galor, la  edzo de Ilona Koutny. 

Lian foreston jam sekvontsemajne akre sentos la studentoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan, kie li helpis en kunordigado, programoj, kaj ankaŭ mem prelegis pri sociologiaj temoj. La sekva semestro en Poznan certe estos markita de tiu malfeliĉa evento. 

Zbyszek nun eniris en la Panteonon. Mi petas vin lasi tie kondolencajn vortojn, dividi viajn memoraĵojn pri li. 

Ni deziras al Ilona multe da forto kaj kuraĝo akcepti kaj transiri la nekompreneblan sortobaton. 

Plene en funebro kaj tristeco, Katalin Kovats, redaktoro 
 

RISKO: revenis la unuaj ripozintoj Al la listo Grava mesaĝo pri la KER-ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.