Novaĵoj

Escepta sesio en UAM, Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2017-02-19 16:11:34


La ĉi-februara interlingvistika sesio (04-10.02.2017) de la pola Universitato Adam Mickiewicz estis el pluraj vidpunktoj escepta. Ne nur komence (sept. 2014) la grupo estis rekorda (kun 26 membroj), sed ankaŭ en sia lasta, 6-a studsesio partoprenis 14 gestudentoj (2 ne povis veni). Poste sekvos la lasta kaj plej malfacila tasko: verki finlaboraĵon kaj defendi ĝin dum la septembra sesio.
La kvar specialiĝoj: esperanta lingvistiko, esperanta literaturo, internacia kaj interkultura komunikado kaj instruado de Esperanto (ĝis nun okazis kutime nur du!) daŭrigis sian laboron, la lasta kun aldonaj 13 persistaj partoprenantoj de la unujara instruista trejnado. Inter la prelegantoj estis novaj kaj delonge ne kontribuintaj kolegoj.
La instruistan programon gvidis d-ino Katalin Kováts kun neelĉerpebla energio kaj inventemo. Ĉi-foje prof. Duncan Charters (Usono) gvidis kun granda kompetento interesan kurson pri esperanta metodiko inkluzive ĝiajn kulturajn ligojn. Kontribuis prof. Ilona Koutny pri tiklaj problemoj de Esperanto-gramatiko kaj lernfaciligo per Esperanto. 

Prof. Vilmos Benczik (Hungario) prezentis resuman kurseton pri la unuaj du periodoj de E-literaturo al la instruista grupo kaj gvidis incitan kurson kun tekstanalizoj por la literatura specialiĝo. Roman Dobrzyński fermis la sesion per siaj spertoj ĉe la tradukado de la filmigita versio de Sinjoro Tadeo (de Adam Mickiewicz).
La studentoj de la lingvistika kaj komunika specialiĝoj povis ĉeesti la kurson de d-ro Blazio Vaha (Balázs Wacha, Hungario) pri komparo de planlingvoj kaj de prof. Ilona Koutny pri Esperanto kompare kun aliaj lingvoj kaj ĝia rolo en la mondo. La kurson pri nuntempaj problemoj de Esperanto-movado – por ĉiuj partoprenantoj – gvidis nun prof. Renato Corsetti, kiu el sia propra grandega sperto povis plilumigi diversajn aspektojn de la pasinto kaj estonto de la movado.

Meze de la semajno okazis riĉa kaj sukcesa simpozio dediĉita al la Jaro de lernanto kun surlokaj kaj invititaj prelegantoj kiuj prelegis pri vasta gamo de lernantoj de infanĝardeno tra universitato ĝis centroj de maljunuloj (raporton vidu: http://edukado.net/novajhoj?id=681 kaj http://sezonoj.ru/2017/02/uam-12/).
La merkreda komuna vespero gastigis la interesan prelegon (kun lumbildoj) de prof. Przemek Grzybowski (Universitato de Bydgoszcz) pri instruado per rido en malriĉaj landoj kiel Peruo. Tiu vespero komenciĝis per kortuŝaj rememoroj pri la ĵus antaŭ la sesio subite mortinta prof. Zbigniew Galor (edzo de Ilona), kiu regule kontribuis al la sesioj per prelegoj pri esperanta kulturo kaj sociologio de E-movado. Zuzanna Kornicka kantis kantojn, kiujn li tradukis por ŝi.
La laborigan kaj emocian semajnon kompletigis ekskurso al Gniezno, fama pro malnova katedralo.

Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Fotoj pri la sesio troveblas en la albumo de la Iinterlingvistikaj Studoj, en la albumo de la Instruista trejnado, krome en la publika albumo de edukado.net ĉe Facebook.

 

 

Tamen okazos tutmondaj KER-sesioj en junio Al la listo Jam 100 parolsesioj en la nova Ekparolu!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.