Novaĵoj

Rob Moerbeek fariĝis Kavaliro de la Ordeno de Oranje Nassau

Kategorio: Movado; Dato: 2018-04-29 01:31:48

Dum la jubilea Malferma tago de UEA, sinjoro Rob Moerbeek, konata aktivulo de la Esperanto-movado, transprenis de Martin Smit, urbestro de lia loĝloko Beverwijk, altrangan reĝan honorigon. La urbestro anoncis la oficigon de Rob kiel Kavaliro en la Ordeno de Oranje Nassau. Ĝi estas prestiĝa distingo fare de la reĝo de Nederlando por Nederlandanoj por eksterordinaraj atingoj por la socio. 

En sia formala, tamen bonetosa kaj amika parolado, la urbestro listigis plurajn, sed tute ne ĉiujn, meritojn de Rob Moerbeek, substrekante lian aktivan agadon por la Esperanto-movado, subtenon al la blindula movado, lian redaktoran, korektistan kaj instruan agadojn. 

Fine de la parolado Rob Moerbeek ricevis de la urbestro belan medalon. La festo okazis inter esperantistoj, plurnacia publiko de la Malferma Tago kaj en la ĉeesto de la Ĝenerala Direktoro de la Centra Oficejo en Roterdamo, pluraj estraranoj de la Universala Esperanto-Asocio kaj de la Nederlanda Esperanto-movado. 

Nia redaktoro kore gratulas la honoriton kaj invitas la legantojn legi pri Rob Moerbeek en nia Panteono kaj postlasi por li gratulvortojn en nia paĝaro. Ĉiuj mesaĝoj  aŭtomate tuj pluiras al lia poŝtokesto! 

La filmeto pri la honorigo spekteblas ĉi tie.

Korajn gratulojn al Rob pro tiu altranga distingo kaj bonan sanon por lia estonta agado! 

Katalin Kovats en la nomo de edukado.net 

En Greziljono okazis la unua KER-sesio de 2018. Al la listo Aktualaĵoj kaj helpoj por la kandidatoj de la KER-ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.