Novaĵoj

Forpasis Enikő Sereghyné Zengő el Hungario

Kategorio: Movado; Dato: 2018-05-05 16:32:25

Kun granda malĝojo ni informas vin ke la 5an de majo, pro grava malsano, forpasis Enikő Sereghyné Zengő, hungara esperantisto.

Enikő estis unu el la plej aktivaj membroj de la landa ILEI-sekcio en Hungario, eĉ ĝia estrarano. Ŝi ofte vojaĝis ankaŭ eksterlanden, partoprenis multajn Universalajn Kongresojn kaj ILEI-konferencojn, akompanante samlandajn esperantistojn. Laste en Seulo mi renkontis ŝin kaj ĝojis, ke malgraŭ la allogaj turismaĵoj kaj programoj, Eniko dediĉis plurajn horojn kaj helpis nin en la parolaj partoj de la KER-ekzamenoj. 

La plimulto de la ne-hungaraj Esperanto-instruistoj rememoras la ILEI-konferencon, kiun ŝi organizis en 2016 en sia urbo, Nyiregyháza, en Hungario.  

Okaze de la 60a naskiĝdatreveno en 2015 mi invitis ŝin verki vivresumon, por ke ŝi povu eniri la Panteonon. Ŝi tre modeste longe rezistis, respondante ĉiam ke mi atendu ankoraŭ, ĉar ŝi ne plenumis ankoraŭ ĉiujn siajn planojn kaj eble ne meritas enpanteoniĝon.

Mi ĝojas nun, ke mi insistis, ke ŝi povis vive fieri pri nia apreco kaj honorigo.  Sed mi malĝojas ke Enikő ne plu estas inter ni, ke kruela malsano tiom frue, tiom rapide forprenis ŝin el inter ni. 

Ni kondolencas al la familio, aparte al la esperantista filino, Xenia. 

Ripozu en paco, kara Enikő.

Viajn memoraĵojn kaj kondolencajn pensojn vi povas postlasi ĉe ŝia prezento en la Panteono

Katalin Kovats, redaktoro 

Esperanto kaj universitato: Nitobe-simpozio (Lisbono, 4-5-an de aŭgusto 2018) Al la listo Brilanto venkis en la RISKO-ludo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.