Novaĵoj

Novaj ebloj en la KURSEJO

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-02-28 11:27:00

Mi informas vin pri tio, ke ni rearanĝis la KURSEJON, kie ni kolektas informojn pri movadaj kaj lernejaj Esperanto-kursoj.

La novaĵo estas, ke ekde nun eblas (kaj necesas) registri aparte la kursojn en universitatoj kaj superagradaj lernejoj. La ceteraj lernejaj kursoj formas alian tipon. La registraĵoj havigas al la movado statistikaĵojn kaj aliajn utilajn informojn pri la instruado de Esperanto, danke al kiuj la interesiĝantoj povas pli efike kunlabori. La informoj bone servas en la movado por pledado por enkonduko de Esperanto-kursoj, entute en la argumentadoj pri Esperanto por eksteruloj. 

Do, ni petas ĉiujn, kiuj instruas Esperanton en ajnaj formo kaj cirkonstancoj, ili registru siajn kursojn jam en la organiza periodo, sed nepre kiam ili jam vere funkcias.

La kursejo estas ĉe https://edukado.net/kursejo

La registrintoj povos modifi siajn registraĵojn. La instruantoj havos liberan aliron al la instrumaterialoj kun 900 ekzercoj.  En la sekcio por universitatoj estus tre bele, se oni alŝutus siajn programojn, kion eblas fari per aldono de PDF - dosiero aŭ per dono de ligo de la koncerna retejo. Pri la registraĵoj ni havos utilajn statistikaĵojn, inklude la uzatajn materialojn. Eblos per klako vidi, kiuj kion uzas en la kursoj kaj kontakti unu la aliajn. (Serĉu la statistikan paĝon sube de ajna paĝo de la retejo kaj tie legu, serĉu plu!)

La sistemo avertos la registrintojn antaŭ la fino de la kursperiodo kaj demandos, ĉu ili volas renovigi la kursinformojn aŭ  anonci novan, kion oni povas fari per modifo de la registraĵo, kaj tute ne necesas denove plenigi ĉion. Same eblas eĉ nun uzi malnovajn registraĵojn simple per modifo de la necesaj informoj. Ĉe la  parto aldoni novan necesas elekti "aldoni surbaze de antaŭaj informoj ". 

Oni devas bone legi la paĝon kaj sekvi la paŝojn. Ni esperu je vasta kunlaboro. 

Antaŭdankon pro la novaj enskriboj kaj kontrolo de la jamaj. 

Katalin Kovats, redaktoro

uea.facila nun havas unu jaron Al la listo Kunpaŝado, nia nova projekto en la Revuo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.