Novaĵoj

Filmo pri trejnado de Josias Barboza

Kategorio: Movado; Dato: 2011-12-20 11:44:27

Ni informas vin ke en la FILMEJo ni ĵus publikigis resumfilmon pri metodika trejnado, okazinta dum la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) en julio 2011 en São Paulo (Brazilo).

La trejnadon gvidis Josias Barboza, nia brazila kolego kaj filmis por edukado.net K. Kováts, (per pruntita filmio).

Barboza prezentis sian instrukompleton: la strukturon, celojn kaj uzmanierojn de la lernolibroj Esperanto por lernejaj klasoj. La kvindeko da ĉeestantaj instruemuloj dum la trejnado rolis foje kiel instruistoj, foje kiel kursanoj kaj tiel mem povis sperti la laboron pri la materialo. Similan trejnadon Barboza okazigos kaj dum la 47a Brazila Kongerso en kaj laŭplane dum UK en Vjetnamio aŭ dum la ILEI-konferenco en Ĉinio.  

La spektadon de la filmo kaj elŝuton de la aldonaj dokumentoj ni konsilas ĉefe al tiuj kolegoj, kiujn jam uzas la materialon aŭ al tiuj, kiuj serĉas novajn, paroligajn manierojn instrui Esperanton 

La filmon vi povas vidi en la FILMEJO.

Rezultoj de la Jubilea Konkurso Al la listo Dennis Keefe estas la Esperantisto de la Jaro 2011

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.