Novaĵoj

Civitanoj de la mondo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-03-08 10:38:17

DESEGNO-KONKURSO POR INFANOJ: "CIVITANOJ DE LA MONDO"
Kadre de la 125 jariĝo de la publikiĝo de la unua libro en Esperanto kaj 20 datreveno de nia infanĝardeno ni organizas konkurson.

Temo: Civitanoj de la mondo
Aĝo: kategorio A: 5-7 jaruloj kaj kategorio B: 8-10 jaruloj
Tekniko: Libera
Formato: A4
Limdato por sendi leterojn: fino de marto 2012
Noto: La desegnon akompanu unu-dufraza komento pri via opinio pri propra mondcivitaneco

Sendu ĝin al: Grazyna Szubryczynska
Adreso: Przedszkole "Kangurek", ul. Rakowicza 3,
PL87-100 Torun, Polska - POLLANDO.
Bonvolu sur koverto skribi: Konkurso

Se vi havus demandon, skribu al: espgsz(ĉe)poczta.onet.pl

Ĉiu partopreninta infano ricevos dankleteron, kaj estos premio por la plej interesaj desegnaĵoj. Ni publikigos la desegnojn en la ret-paĝaro de nia infanĝardeno kaj preparos ekspozicion okaze de nia 20-a datreveno, kio samtempe estos bona propagandilo por la 125-a jariĝo de Esperanto.
Ne forgesu skribi precize: viajn antauŭ- kaj familinomon, aĝon, landon, komenton (preslitere) en propra nacia lingvo kaj esperante

Grazyna Szubryczynska, (kaj Joanna Hassek)

* La ilustraĵon faris lernantino de la lernejo La Granda Ursino, el Svislando. 

Alvoko de Renato Corsetti pri la jubilea jaro 125-a Al la listo Tutmonda skriba ekzameno - 26 urboj el 14 landoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.