Novaĵoj

Nova lernolibro por tajvanaj lernantoj

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-04 15:57:31

Okaze de la kampanjo 125 en Tajvano aperas nova lernolibro por studi Esperanton. Ĝi estas traduko de la populara libro verkita de Stano Marček.

Oni en Tajvano antaŭe uzis la ĉinan version de la sama libro, sed ĉar en Tajvano la skribo estas ne tute sama kiel la ĉina kiu uzas simpligitajn ideogramojn kauzis al multaj malfacilaĵojn legi la ĉinan version. Tajvanaj esperantistoj decidis traduki la lernilon al tradicia ĉina lingvo.
Tiun tradukon faris S-ino Ingrid Chuang, kiu delonge instruas Esperanton ofte kune kun Reza Kheirkhah en diversaj lernejoj. Ankaŭ S-ro Rico Chen helpis la redaktadon. La libro en la fino havas dudirektan vortaron.

Gratulojn al la kunlaborantoj pro la fakto ke ili eluzis la jubileon por kreo de nova lernilo. 

(Laŭ informoj de Reza Kheirkhah)

Belajn paskofestojn Al la listo Fine aperis PIV en la reto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.