Novaĵoj

KER-sesio en Kuritibo dum la Brazila Kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-06-06 14:25:49

Ni kun ĝojo raportas pri plia KER-sesio, jam la tria en la jaro 2018.

Ĉi-foje la ekzamenoj okazis dum la a 53-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj la 38-a Kongreso de Brazila Esperantista Junulara Organizo, en la urbo Kuritibo, ŝtato Paraná, Brazilo. La ĉefan organizan laboron gvidis Ivan Colling, nia akreditigita ekzamenanto kaj plurfoja organizanto de KER-sesio en la sama urbo. La sesio okazis en CELIN, lingvoinstituto, ekster la kongresejo, ĉar tie la teknikaj kondiĉoj estis jam konataj kaj bonaj, kaj la evento donis eblon denove envolvi ne-esperantistan instituton kaj ties direktoron. Lokaj volontulaj junuloj zorgis pri tio, ke la aliĝintoj de la kongresejo estu akompanataj al la ekzamenloko kaj danke al tio neniu perdiĝis, ĉiu ĝustatempe alvenis.  

Fine ni havis 24 kandidatojn, kiuj venis el 11 ŝtatoj de la lando. Je B1 -nivelo ekzameniĝis 6 personoj, je B2-nivelo 4 personoj, kaj entute 14 kuraĝuloj trapasis la plej altan nivelon C1. Kompleksan ekzamenformon elektis 11 personoj, aliaj nur skribe mezuriĝis aŭ kompletigis per parola parto sian jaman skriban atestilon. 

La parola ekzamenado okazis helpe de skajpo, Katalin Kovats el Nederlando kaj Marta Kovacs el Hungario ligiĝis virtuale al Kuritiba. 

Por edukado.net estis aparta plezuro, ke du el la estintaj genevoj kaj nun jam geonkloj trapasis ekzamenon je C-nivelo. La nuna sesio estis la 7a KER-ekzameno en la urbo KURITIBO, kiu antaŭe jam 6  fojojn partoprenis tutmondan sesion. 

La testoj en skanita formo baldaŭ alvenos al Budapeŝto kaj ni esperas disdoni la atestilojn por la sukcesintoj aŭ ties reprezentantoj dum UK en Lisbono. 

Koran dankon al la kontribuintoj: José Roberto Tenório pro la multobligado kaj liverado de la testoj, Ivan Colling pro la gvidado kaj organizado krome al liaj helpantoj: Rita de Moraes, Lígia Maffessoni Penia, Rangel de Castro Gotarde, Regis de Castro Gotardi, Aristóphio Alves Filho, kaj aparte al la direktoro de CELIN, Luiz Maximiliano Santin Gardenal.

Jen kelkaj fotoj pri la evento, al kies publikigo la fotitaj personoj kaj la fotisto donis sian permeson. Ilin en pli grandaj formatoj vi povas vidi en la albumo.

Onklo Mikaelo skajpe ekzameniĝas.  Lanĉo de la ekzamensesio 
Bone sukcesis la 7a Tutmonda Ekzamentago Al la listo Placo en la itala urbo Massa honore al la gefratoj Dazzini

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.