Novaĵoj

Jam 12 kronvirusaj intervjuoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-05-01 07:52:08

 

En la pasintaj semajnoj nia redaktoro Katalin Kovats pretigis kaj publikigis 12 intervjuojn kun esperantistoj dise en la mondo. 

La temoj estas diversaj, sed iel en ĉiu babilado aperas pandemiaj pensoj, raportoj aŭ solvoj por la problemoj, kiuj nun malagrabligas nian vivon. 

Krom la malsano kaj disvastiĝo de la viruso vi povas aŭdi kiel diversaj organizaĵoj sukcesis plu labori ankaŭ malĉeeste. Margaret Zaleski-Zamenhof, kuracisto, rakontas ke ŝi "kaptis la viruson, sed ŝin ne kaptis la viruso". Kun Martin Katalin parolas pri lingvolernado.

Derek espereble konvinkas vin pri la neceso surhavi maskojn. Katalin vizitis virtuale ankaŭ lernejojn kaj instruistojn (László, Mónika, Arko kaj Jado) por ekscii pri ilia laboro en la ŝanĝiĝinta situacio. La intervjuo kun Bertilo kaj Birke vidigos al ni ilian familian vivon. 

En la ĝis nun lasta filmo Hoss klarigas al Katalin kaj al vi kiel uzi la programon ZOOM por sukcese partopreni kaj organzi malĉeestajn eventojn.  

Ni esperas, ke la filmoj plaĉis al vi. Jes, ni nur esperas, ĉar verdire mankas komentoj sub la filmoj kaj malfacilas scii ĉu valoras daŭrigi tiun laboron. 

Kiel ajn almenaŭ unu plian intervjuon, la 13an, vi povos spekti baldaŭ.  Kaj ĉu poste Katalin daŭrigos, tio dependos ankaŭ de vi. 

 La intervjuojn vi povas vidi ĉi tie.  Bonan spektadon.

Novaj instruformoj en Ekparolu! Al la listo Novaĵoj pri la KER-ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.