Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Instrumentaro por transnacia komunikado en Eŭropo:
Subtitolo:A toolkit for transnational communication in Europe: comparing modes of communication in the multilingual Europe
Verkinto(j): Máracz, László
Kategorio:Artikoloj; Prezentaĵoj
Lingvo(j): angla;
Priskribo:Prelego prezentita dum la ILEI-konferenco en Kopenhago, julio 2011.
------------------------------------------------------------------
Máracz, László: Instrumentaro por transnacia komunikado en Eŭropo: komparo inter manieroj de komunikado en multlingva Eŭropo

Resumo
La proceso de la E.ropa integri.o estas akompanata de transnaciaj procesoj, kiuj defias la tradicie establitan manieron de unulingva interkomuniki.o. Kiam multoblaj rilatoj kaj agadoj interligas homojn aŭ instituciojn trans la limoj de iliaj naciaj ŝtatoj, ni parolas pri transnaciismo.
El ĝi sekvas la neceso, rekonsideri la fenomenon de multlingva interkomunikiĝo kaj esplori la cirkonstancojn, en kiuj konvenas uzi ekzemple la anglan kiel lingua franca (ELF), uzi regionajn lingvojn kiel linguae francae (RELF), apliki la teknikon de la lingua receptiva (LARA), laŭ kiu ĉiu parolanto uzas sian gepatran lingvon en multlingva medio, aŭ tiun
de la kodŝanĝado (CSW). Ĉiuj tiuj metodoj ja disponeblas, sed neniam oni provis kungrupigi ilin en koheran sistemon de komunikstrategioj kaj konfronti la relativajn fortojn de ĉiu el ili kun la specialaĵoj de diversaj multlingvaj medioj.
La nova projekto eToolkitf a. eInstrumentarof, kunordigata de esploristoj en Nederlando, kunigas esplorgrupojn en unu konsorcion, kies komuna sperto ebligas la sisteman komparon inter la fortaĵoj kaj malfortaĵoj de la diversaj strategioj. La laboroj de la projekto rezultigos la kunmeton de instrumentaro por transnacia komunikado, kiu prenos en konsideron la diversecon inter la agantoj, la medioj kaj la lingvoj, renkontataj en nuntempa Eŭropo. La instrumentaro helpos siajn estontajn uzantojn, decidi pri tio, kiun komunikmetodon juĝi plej konvena en konkreta kazo.
Mia kontribuo enkondukos vin en la komparon inter la malsamaj komunikmetodoj kaj ilia laŭkaza efikeco, esprimita laŭ kriterioj lingvaj kaj eksterlingvaj, kiel ekzemple tiuj de la lingva demokratio kaj la lingva ekonomio.
La simpozianoj estas invitataj aldoni Esperanton al mia listo de komunikstrategioj.
Eldonjaro:2011
Paĝnombro:28
Kreodato:2011-08-11 22:02:46
Lasta redakto:2011-08-11 22:19:04
Montroj:43746
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 29; Viaj elŝutoj: 0

Instrumentaro por transnacia komunikado en Eŭropo  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 29
Kreodato: 2011-08-11 22:03:39

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.