Filmejo

Al la komenco

Titolo:Adèle deklamas pri ROZO kaj RIDETO
Temo:poemoj
Kategorio:kurso, literaturo
Aŭtoro(j): GROSJEAN, Mireille
Rolanto(j): Adèle GOGOE
Daŭro:3m
Priskribo:En novembro-decembro 2011 okazis premiero en Kotonu, Benino.
Unuan fojon instruisto uzis la novan programon, kies nomo estas "Unua Kontakto".
Mireille Grosjean instruis al 70 personoj po du horojn ĉiutage dum 4 tagoj.
Plie la partoprenantoj devis resti por memstudado dum plia horo ĉiutage. Libroj kaj instruisto estis je dispono.
Do sume la kursanoj studis dum dekdu horoj.
Fine de tiu enkonduka kurso por tutkomencantoj okazis ekzameno kaj la sukcesintoj ricevis atestilojn.
Dum la solena disdono de la atestiloj Adèle GOGOE volis deklami poemojn, kiujn ŝi mem verkis.
La unua poemo havas titolon "AMO" kaj similas al tiu poemo, kiun ROZO el Ĉinio verkis kaj deklamis dum Internacia Arta Vespero en Kopenhago.
Mirejo komencis sian kurson en Kotonu per deklamado de tiu poemo. Tio plaĉis al multaj gekursanoj.
La dua poemo nomiĝas "RIDETO".
Aŭskultu Adèle! Kvar tagojn antaŭe ŝi nenion sciis pri Esperanto!


AMO

Brakumu la mondon kun amo !

Se vi estus la ĉielo, mi volus esti tuta etendo de akvo de la tero.
Se vi estus la suno, mi volus esti la luno.
Se vi estus la reĝo mi volus esti la reĝino.
Se vi estus la viro, mi volus esti la virino, kiu kovros vin per amo.

RIDETO

En frua mateno donu al vi mem la plej grandan rideton.
Por danki al Dio ĉionpova, donu al leviĝanta suno vian plej belan rideton.
Same donu al ĉiuj ĉhirkaŭ vi, al aĵoj kaj objektoj vian agrablan rideton.
Forlasu la domon donante al ĉiuj, kiujn vi renkontas, vian brilan rideton.
Alfrontu ĉiujn zorgojn per via pacienca rideto.
Akceptu ĉiujn situaciojn per via esperoplena rideto.
Kaj la naturo nutros vin el neelĉerpebla fonto de ridetoj.
Kreodato:2012-01-03 22:56:21
Lasta redakto:2012-01-04 09:58:01
Montroj:26128
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
joscjo je 2012-06-08 13:33:04    

Adele,
Vi parolas tion kion estas en via koro!
Salutojn!

1.
kolombisto je 2012-01-04 14:52:12    

Mi gratulas al instruistino, kaj ankaŭ al juna lernantino pro via kuraĝo kaj lerteco, eĉ por du poemoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.