Filmejo

Al la komenco

Titolo:Esperanto en la KULTURA TAGO EN KINŜASO
Temo:varbado, foiro, informado
Kategorio:dokumenta, klerigo, movado, varbilo
Aŭtoro(j): Alexandrine Omba Tshamena
Rolanto(j): Alexandrine Omba Tshamena
Daŭro:11m53s
Priskribo:Aranĝo okazis la 19-an de aŭgusto 2012, en Kinŝaso (Demokratia Kongolando). Organizantoj estis. Alexandrine Omba kaj Rachel Mafuluko.
La materialo estis pretigita kiel hejmtasko ene de la Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net (RITE).
------
Alexandra skribas en retmesaĝo: Ni kaptis la okazon por sciigi al la partoprenintoj ke Esperanto estas 125-jara ekde la monato de Julio 2012. Tiuokaze, estis dirite ke la iniciatinto de Esperanto L.L Zamenhof publikigis, je la 26-a de Julio 1887 en Varsovio, sian unuan libron pri Esperanto titolita « Lingvo Internacia ». Li intencis faciligi la komunikadon tiel li fondis la lingvon, kiu estas sendependa kaj senlandlima sufiĉe kapabla krei pli bonajn rilatojn inter homoj el diversaj originoj. Resume, mallonga historio de Esperanto estis legita antaŭ la partoprenintoj.
Por la gelernantoj de Esperanto, tio estis okazo publike praktiki la lingvon kaj renkontiĝi kun aliaj Esperantistoj el Kinŝaso kaj el Bas-congo. Kaj la tago estis ornamita je diversaj aktivecoj precipe:
- Ekspozicio de kelkaj dokumentoj pri Esperanto, kiujn ni disponas
- Diversludoj
- Danco
- Recitalo
- scenetoj
- konkursludoj : - literumado
-demando-respondo (ĝenerala kulturo)
-traduko de francaj frazoj al Esperanto.

Kaj la ludintoj ricevis klasikajn objektojn kiel premiojn.

Ni estis tute feliĉaj pri la tago , kiu perfekte elmontris la celon mem de la klubo : « zorgadi pri la disvastigo de la neŭtrala lingvo
por la antaŭenigo de la movado.
Kreodato:2012-11-22 13:52:42
Lasta redakto:2012-11-22 14:01:27
Montroj:16611
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.