Filmejo

Al la komenco

Titolo:Intervjuo kun Mireille Grosjean - ĉu onta prezidantino de ILEI?
Temo:ILEI-prezidanteco
Kategorio:intervjuo
Aŭtoro(j): KOVÁTS, Katalin
Rolanto(j): KOVÁTS, Katalin
GROSJEAN, Mireille
Priskribo:Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net intervjuis Mireille Grosjean okaze de tio, ke ŝi kandidatiĝis por esti prezidantino de ILEI, post la demisio de Stefan MacGill.
La interparolo okazis skajpe, tiel ke la du parolantoj filmis sin kaj poste Katalin Kovats kunmuntuis la du filmojn.
La celo de la intervjuo estis al la instruistoj pli bone konatigi Mirejon, ŝiajn agadon kaj planojn kaj subteni ŝian elektiĝon por la prezidanta posteno.
Komentoj, mesaĝoj kaj demandoj al ŝi bonvenas sub la filmo.

Por tiuj, kiuj ne sukcesis en YouTube spekti la filmon, mi lokis ĝin ankaŭ al Ipernity, alirebla ekz. el Ĉinio. Jen la ligo: http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/14732285
Kreodato:2013-04-11 02:30:33
Lasta redakto:2013-04-23 00:21:30
Montroj:15038
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 11; Mezuma noto: 4.88; | Aldoni propran opinion

11.
margaretha je 2013-04-14 21:17:36    

Dankon pro la interesa intervjuo, kaj certe Mireille havos ankaux mian
plenan subtenon kiel estonta prezidantino de ILEI.Margaretha Symoens

10.
Katalin je 2013-04-12 20:09:57    

Por tiuj, kiuj ne sukcesis en YouTube spekti la filmon, mi lokis ĝin ankaŭ al Ipernity, alirebla ekzemple el Ĉinio. Jen la ligo: http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/14732285

9.
paulosviana je 2013-04-12 11:28:34    

Estas plezuro vidi kaj aŭskulti homojn, kiuj tiel inteligente, flue kaj vivece interparolas en nia lingvo kaj laboras por nia movado. ILEI certe sidos en bonaj manoj, same kiel edukado.net . Gratulon!

8.
amss je 2013-04-11 22:30:28    

Kia bela kaj enhavoplena intervjuo! Fakte Mireille estas tre simpatia homo kaj ŝi povos multe helpi la progresadon de ILEI, ĉefe rilate al interkultura edukado. Gratulon!
Adonis Saliba

7.
leejungkee je 2013-04-11 13:28:07    

Tre utila kaj avangarda intervjuo ĝi estas pere de skajpo, kiu estas tre ĉarma komunikilo por esperantistoj. Mirejo movadis aktuale kaj energie vizitante ne malmultajn landojn por Esperanto. Estas bona ŝanco por ILEI kaj por nia tutmonda movado kiel nova ina prezidanto de ILEI, se ŝi elektiĝos. Mi esperas, ke de tiu ĉi julio nia movado pliprosperos kaj pliprogresos kun freŝa etoso. Dankon, Katalin pro via brila iniciato.

6.
Ina je 2013-04-11 10:32:29    

Bedaŭrinde ĉe mi la bildo nur ĉiam nur dum sekundero estis klare videbla, tuj poste (ŝajne ĉe ĉiu movo) ŝanĝiĝis al diverskoloraj, strangaj strioj. Tio kompreneble ĝenis la aŭskultadon. Tamen sono principe estis bona. Mia juĝo laŭ enhavo: tre interesa kaj bona.
Ina

5.
mifonto je 2013-04-11 08:54:29

Kvankam de Ĉinio mi ne povas atingi la filmon pri ŝia intervjuo, ankaŭ mi proponos al la nova prezidantino de ILEI, se ŝi estos elektita en julio, studi la manieron instrui bonan prononcon de E°. Ne nur en Azio, kie mi instruas, sed ankaŭ en la tuta mondo, ni zorgu, ke E° ne fariĝu lingvokaĉo kaj akiru se necesas helpon de ortofonistoj. Ruĝa ne estu ruza, aŭto haŭto, pico nek piso, nek pizo, dento tendo, libero rivero, edzo heĝo...ktp...

4.
autuno je 2013-04-11 07:39:58    

La informo pri kandidatiĝo de Mireille Grosjean al la posteno de prezidanto de ILEI staras kiel bonega novaĵo. Mi tutkore subtenas ŝin, kaj esperas, ke danke al ŝia populareco, sia simpleco, ŝia amo al ĉiuj popoloj precipe al tiuj, kiuj lernas Esperanton en malfacilaj kondiĉoj, ŝi estos elektita dum la venonta konferenco de ILEI en Herzberg.

3.
Forigita uzanto je 2013-04-11 06:52:49

Pardonu pro - cpaco- ĉar mi eraris. Precize - spaco.

2.
Forigita uzanto je 2013-04-11 06:50:28    

Se oni elektos sinjoronon Grosjean esti prezidantino de ILEI, mi proponas al ŝi organizi seminarion por fakuloj geinstruistoj rialate al akĉento kaj prononco de E-to. Nome mi ekkonis geinstruistoj el kelkaj landoj, el kelkaj lingvaj cpacoj, kaj rimarkis ofte malbonan prononcon de E-to. La akĉento ankaŭ estas problemo. Ĉefa demando estas - ĉu ni havos esperantistoj kiuj bonege parolas E-on aŭ balbutos ĝin simile al multaj kiu promocias nur la anglan.

1.
nicolee je 2013-04-11 06:44:47

Dankon, tre interesa intervjuo. Cetere kiun programon vi uzas por kunmeti viajn filmetojn?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.