Filmejo

Al la komenco

Titolo:VAGABONDO - TÂNIA PAIXÃO
Alklaku ĉi tie por vidi la filmon.
Temo:UK en Bonaero, Ĝojo, Internacia vespero, Poŝamiko
Kategorio:distraĵo
Aŭtoro(j): TEKSTO KAJ MUZIKO: SMILE – Charlie Chaplin
E-TRADUKO: Paulo S. Viana
KANTAS: Dirce
AKTORIS: Tânia Paixão
Filmo: Ciro Gomes de Freitas
Rolanto(j): Tânia Paixão
Mireille Grosjean
Daŭro:4m2s
Priskribo:Ĝi estas filmeto pri la prezentaĵo farita de Tânia Paixão, Rio de Janeiro - RJ, en INTERNACIA ARTA VESPERO, programero de la 99ª Universala Kongreso de Esperanto, en Bonaero – Argentino, 2014.
La muziko SMILE estas de Charlie Chaplin kaj estis tradukita de Paulo Sergio Viana kaj kantata de Dirce Sales, el Rio de Janeiro.

Noto de la redaktoro: ni speciale ŝatas la prezentadon (kaj la filmon) pro la fakto, ke Chaplin estis gvidita al Esperanto pere de nia Poŝamiko. Estu tiel al multaj homoj en la mondo.
Kreodato:2014-10-31 13:41:28
Lasta redakto:2014-10-31 16:09:08
Montroj:16907
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

3.
Katalin je 2014-10-31 15:22:08

Anjo, ne, ĉe mi estas ĉio en ordo. Provu klaki al la ligo sub la titolo , tuj supre ĉeĉ la paĝo ĉi tie. Se ne funkcias, mi sendas al vi la rektan ligon.

2.
Myntsy je 2014-10-31 15:07:11    

Cxi tiu estas ecx pli bona ol estis dum la Internacia Vespero en Buena Aero. Estas redaktita tiel, ke oni povas vidi la cxirkauxajxon de la kongresejo, iom ankaux koridoran etoson. Do historie valora filmo. Dankon al la cxefrulantoj, la aktorino kaj kantistino plej grandan dankon al la redaktoro/filmisto.

1.
Forigita uzanto je 2014-10-31 14:51:39

Mi tre volonte spektus la filmon, sed YouTube, faris ŝanĝojn, pro kiuj por mi tio
ne eblas. Ĉu vi Katalin spertis ion similan?
Plej amike,
Anjo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.