Filmejo

Al la komenco

Titolo:Filmĵurnalo de novlerninto
Temo:Filma tagĵurnalo de komencinto
Kategorio:raporto
Aŭtoro(j): Chris McDowell
Rolanto(j): Chris McDowell
Daŭro:4m56s
Priskribo:Bonvolu spekti tiun ĉi filmon. Ĝi estas film-ĵurnalo, fakte ekzercado, de novlerninto de Esperanto, kiu partoprenas ankaŭ nian projekton Ekparolu!
Ekde la tempo 1 minuto kaj 55 sekundoj li parolas ankaŭ pri la projekto.

Jen pruvo, ke valoras kontribui kaj niamaniere helpi la komencintojn.
Interesiĝantoj legu la informojn pri la projekto kaj sekvu la indikojn, se ankaŭ ili volas fariĝi onklo aŭ onklino.
Kaj kompreneble ne ŝparu je via opinio kuraĝige al Kris.
Kreodato:2016-05-28 20:43:06
Lasta redakto:2016-11-06 11:29:50
Montroj:10117
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; Mezuma noto: 4.83; | Aldoni propran opinion

6.
rughulo je 2016-12-04 09:04:06    

Chiu parolanto foje eraras, stumblas,misas. Tio faras konversacion pli interesa, kaj pli amuza.

5.
mariezou je 2016-10-03 11:36:01    

Gratulon, Kris ! Vi baldaŭ parolos flue esperanton. Kaj grandan sukceson al Ekparolu, bonega ideo !

4.
galo50 je 2016-05-29 19:10:21    

Bonegan filmon! Via lingva flueco multe progresis! Dankon pro tio ke vi menciis min, mi esperas baldaŭ havi alian sesion kun vi :)

3.
kolombisto je 2016-05-29 16:17:43    

Ankaŭ mi gratulas al Chris por via rakonto, opinio kiu estas bone prononcata. Vi ne restos longe komencinto.
Dankon al Katalin por la projekto kaj daŭra laboro kiuj rezultas sukcesojn.

2.
Monika je 2016-05-28 21:06:00    

Gratulojn Chris! Bona filmeto! Sukceson en la lernado!

1.
Katalin je 2016-05-28 20:46:02    

Dankon Kris, pro tiu filmo. Vi vere bone faras tiel ekzerci vin en la parolado. Mi aparte dankas vin pro la mencio de nia projekto kaj miaj kolegoj certe ĝojos pro via mencio. La aliaj atendas ke vi elektu ilin. Sukcesan transloĝiĝon kaj rapidan resaniĝon al via filino, amike, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.