Filmejo

Al la komenco

Titolo:9 Reasons to Learn Esperanto
Temo:9 kialoj por lerni Esperanton
Kategorio:varbilo
Aŭtoro(j): Lindsay Dow
Rolanto(j): Lindsay Dow
Daŭro:6m7s
Priskribo:Tre lerte farita filmeto, en kiu juna poliglota lingvistino, Lindsay listigas bone resumitajn argumentojn pri tio, kial estas bone lerni Esperanton.
Ŝi ne nur argumentas kun nekredebla talento kaj en amuza stilo, sed ankaŭ eklernis la lingvon ĉi-printempe kaj partoprenos ankaŭ nian EKPAROLU-projekton, kie ni helpos ŝin plu progresi en la parola lingvouzo. Ni vere fieras pri tio.
Nepre disvastigu la filmeton en anglalingva medio kiel varbilon por Esperanto kaj Duolingo. Dankon.
Kreodato:2016-07-05 10:05:46
Lasta redakto:2016-07-05 10:14:54
Montroj:11851
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 4.5; | Aldoni propran opinion

3.
mojo je 2016-07-08 19:51:54    

Jes, ŝi parolas rapide - sed same faras multaj junaj homoj; kaj ŝi parolas en la angla lingvo, supozeble por provi konvinki anglalingvanojn (ne necese alilingvanojn - ili faru proprajn filmojn!), ke Esperanto lernindas. Ĉar ŝi parolas angle, ŝi nomas la finaĵojn laŭ la angla alfabeto, ne laŭ la Esperanta - kiun spektantoj teorie ankoraŭ ne lernis! Ŝi bone laboris.

2.
Enrique je 2016-07-08 18:19:45

La filmeto estas sufiĉe bona, iom tro rapida por kompreni la detalojn.
Tamen ŝi diras ke
substantivoj finiĝas per "oŭ"
adjektivoj finiĝas per "ej"
kaj adverboj finiĝas per "i"
Ne en "mia" Esperanto.

1.
anna_lowenstein je 2016-07-06 09:53:01    

Bonega filmeto, amuze prezentita. Bedaŭrinde la prezentisto parolas tiel rapide, ke mi dubas, ĉu ne-anglalingvano facile komprenus ŝin.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.