Filmejo

Al la komenco

Titolo:Zamenhoftaga skajpa kunsido ĉe edukado.net
Kategorio:raporto
Aŭtoro(j): edukado.net
Rolanto(j): Katalin Kovats
Sylvain Lelarge
Margaret Zaleski-Zamenhof
Jean-Jacques Wintraecken
Anjo Amika
Miguel Rocha Bento
Maurizio Giacometto
Patrick Morando
Tamás Slezák
Daŭro:1h03m46s
Priskribo:La 15an de decembro 2018 okazis skajpa kunsido honore al la Zamenhof-tago kaj la 17a datreveno de edukado.net. Ĝin partoprenis honora gasto, sinjorino Margaret Zaleski-Zamenhof, la pranepino de Ludoviko Zamenhof. Margaret praktikas nun Esperanton ĉe Ekparolu!!, paroliga programo de edukado.net. La kunsidon partoprenis la plej aktivaj geonkloj kaj genevoj de la sistemo, krome 3 membroj de la estaro de la retejo. Ili estas: Katalin Kováts (NL) , redaktoro, direktoro, Margaret Zaleski-Zamenhof (FR) – Honora gasto, la plej diligenta nevino, Jean-Jacques Wintraecken (NL) la plej diligenta onklo kun 116 sesioj, Anjo Amika (HU/CH)– la 2a plej diligenta onklino kun 98 sesioj, Miguel Rocha Bento (BR), eksnevo, onklo, Maurizio Giacometto (GB) – eksnevo, onta onklo, Patrick Morando (IT) onklo, la unua RITE-finstudinto, Tamás Slezák (HU) sponsoro, estrarano kaj Sylvain Lelarge (NL), fondinto, estrarano, sekretario .
Kreodato:2018-12-22 10:49:09
Lasta redakto:2018-12-22 17:44:21
Montroj:8136
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Forigita uzanto je 2018-12-22 15:00:17    

Dankon al vi, Katalin, pro via invito al tiu ĉi "Zamenhofa skajpa kunsido ĉe edukado.net".
Dum tiuj 30 minutoj, kiujn mi povis partopreni, kun ĝojo, mi vidis Margareton, kiu estas
nia plej diligenta nevino. Mi deziras multe da sukceso al ŝi. Kun plezuro, mi spektis la
filmon, tiel mi povis sekvi la interparolon, post mia foriro. Kun ĝojo, mi vidis du eksajn nevojn,
nun onklojn, kiuj foje estis miaj lernantoj. Gratulon ankaŭ al ili.
Aparta gratulo iras al la plej diligenta onklo.
Al Katalin, mi transdonas, saluton de Monika Molnar kaj de aliaj partoprenintoj de la
Studsabato/Zamenhof Festo.
Al ĉiuj, mi deziras Agrablan Kristnasfeston kaj Sukcesoplenan, Pacan Novan Jaron!
Elkore,
Anjo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.