Filmejo

Al la komenco

Titolo:11. Kronvirusa intervjuo kun Wei Yubin - Jado
Temo:lerneja instruado de Esperanto en Ĉinio
Kategorio:intervjuo
Aŭtoro(j): Katalin Kovats
Rolanto(j): Katalin Kovats
Wei Yubin
Daŭro:32m42s
Priskribo:En mia 11a intervjuo mi parolis kun Wei Yubin, Jado, direktoro de la baza lernejo en la urbo Taiyuan Shanxi. En tiu lernejo 1400 lernatoj dum la 6 jaroj de sia lernotempo daŭre havas Esperanto-lecionojn, kie la Internacia Lingvo funkcias kiel propedeŭtika lingvo. La lernejon vizitis jam pluraj esperantistoj de la tuta mondo, kiuj gastis en la lernejo kaj kontribuis al la instruado. Kiel la direktoro Wei Yubin organizas la laboron, kion ili nun faras dum la kronvirusa pandemio vi povas ekscii spektante la intervjuon. La lernejo por prezenti sin mem produktis filmon antaŭ kelkaj jaroj. Ni konsilas al vi nepre spekti ankaŭ tiun filmon https://www.youtube.com/watch?v=8h1GYak1KHo
kaj se vi povas poste sendu salutmesaĝon al la infanoj. Ili organizos ekspozicion el la ricevitaj kartoj. Nomo kaj Adreso: Wei Yubin, Baiyangshujie Xiaoxue, Taiyuan Shanxi, Ĉinio. Dankon.

La aliajn intervjuojn vi povas vidi ĉi tie.

Kreodato:2020-04-26 14:36:19
Lasta redakto:2020-05-01 07:44:30
Montroj:13498
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
Munjo je 2020-05-07 16:15:02    

Koran saluton al Jado kaj Katalin.
Elinjo, franca instruistino, prezentis vian lernejon dum bretona reta kunveno. Multe plaĉis al mi ricevi pliajn informojn. Dankon !

1.
Forigita uzanto je 2020-04-28 20:09:17    

Gratulon pro la intervjuo al vi ambaŭ.
Multe da sukceso mi deziras al Jado kaj al la lernejanoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.