Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperantem za tři mĕsíce
Subtitolo:Tria kompletigita eldono
Aŭtoro(j): CHRDLE, P.
CHRDLOVÉ, S.
Eldonejo:KAVA-PECH, Dobřichovice, 2006.
ISBN:80-85853-84-1
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 6,90 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):ĉeĥa
Nia opinio:La detalan analizon bonvolu legi ĉe la unua eldonoa.
En la nuna eldono kompare kun la antaŭa estas aldonitaj ofte uzataj mallongigoj en E-o (p. 131), internaciismoj, kiujn ĉeĥo komprenas sen devi lerni ilin (p. 132-135) kaj estas komplete aktualigita la legolibro (p.136-178). Ekzemple ĝi enhavas la plej freŝan trarigardon de instruado de E-o en universitatoj (laŭ G. Pirlot, 2006, p. 174), aktualajn informojn pri UEA, AIS, fragmentojn de PIV 2005, de Vojaĝo al E-lando, fragmentojn de kelkaj libroj, unu poemon, unu kanton ktp). La lasta artikolo de la legolibro estas dediĉita al rememo pri Stana, kunaŭtorino de la libro.
La plej ĉefa novaĵo tamen estas la ekzercaro al ĉiu leciono, kiu estas senpage alirebla en la reto http://www.kava-pech.cz/esperantemzatrimesice.La informo pri la ekzercaroj legeblas sur la 4a paĝo de la libro.
La interagan ekzercaron alte taksis la gazeto Computer (per 4,5 el 5 eblaj poentoj, kio ne estas kutima) kaj rekomendis tiun vojon ankaŭ al aliaj eldonejoj de lernolibroj pri lingvoj.
Pliajn informojn kaj mendeblojn serĉu ĉe la hejmpaĝo de la eldonejo KAVA-PECH
Kreodato:2006-04-12 12:48:57
Lasta redakto:2006-05-23 13:34:33
Montroj:31384
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.