Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Lingvo kaj popolo
Subtitolo:Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado
Aŭtoro(j): TONKIN, Humphrey
Eldonejo:UEA, 2006.
ISBN:92 9017 093 X
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):movadhistorio
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 14.10 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La libroforma eldonaĵo celas disvastigi en pli granda cirklo la prelegaron, per kiu la aŭtoro kontribuis al la formado de interlingvistoj ĉe la Adam Mickiewicz Universitato en Poznano.
H. Tonkin, unu el la plej spertaj kaj longtempaj gvidantoj de la E-movado en prelegoformo kaj tre klara, flua stilo gvidas la leganton al kunpensado pri la movado, ĝia lingvokomunumo kaj ties ideologiaj kaj lingvopolitikaj demandoj. Ni, la “studentoj” (ĉu spertaj movadanoj ĉu novaj esperantistoj) ricevas trarigardon kaj el interna kaj el ekstera vidpunkto pri la stukturo de Esperantio kaj ties organiza kaj homa flankoj, ankaŭ pri la naturo de la esperantistaro. La verko estas analizo de la pasinteco kaj indiko de direktoj ankaŭ por la estonteco. Tonkin taksas la rolojn de kelkaj novtipaj kaj novtempaj komunikrimedoj, skribas ankaŭ pri la celoj, ideoj kaj agoj de la E-komunumanoj.
La faktoj, ke Esperanto peras kulturojn, rolas en lingvopolitikaj rondoj, leviĝis je scienca kaj universitata nivelo kaj funkcias ne nur kiel perilo sed estas ankaŭ temo de esploroj kaj studoj, pruvas, ke ĝi plenumas ankaŭ rimarkindajn sociajn rolojn en epoko pri lingvoj konscia.
La libro de Tonkin helpas en relative mallonga esearo konsciigi nin pri faktoj, ekipi nin per argumentoj kaj plupensindaj, analizendaj ideoj kaj asertoj.
Ni rekomendas la libron por ĉiuj konsciaj samideanoj, sed certe por instruistoj, kurs- kaj klubgvidantoj, kies pluan orientiĝon helpos la librofinaj riĉa bibliografia listo kaj ampleksa laŭnoma indekso.
Recenzoj:Joŭko Lindstedt: La popolo en movado, recenzo en Libera Folio
Kreodato:2006-10-10 13:22:50
Lasta redakto:2006-10-11 08:52:26
Montroj:39954
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Gajdos Pal je 2006-10-11 10:32:43    

Ankaŭ mi tre ŝatus vidi kaj aĉeti tiun libron.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.