Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!
Al la komenco
Titolo: | Vojaĝo kun Katrina (2a reviziita eldono) |
Subtitolo: | Facila rakonto |
Aŭtoro(j): |
JOHANSSON, Sten |
Eldonejo: | Japana Esperanto Librokooperativo |
ISBN: | 4-930785-53-7 C1087 |
Akireblo: | aĉetebla |
Tipo(j): | lernolibro |
Nivelo: | B1 |
Celgrupo: | internacia |
Aĝgrupo: | nedifinita |
Aĉeteblo: | FEL: 3.30 EUR (inkl. la varimposton) ELNA: 5.00 USD |
Lingvo(j): | angla, Esperanto, japana |
Nia opinio: | La iom romantika rakonto temas pri juna instruistino kaj ŝiaj lernantoj, amikeco inter ili, politikaj maljustecoj, vojaĝo de Gotenburgo al Bjalistoko, kaj ne lastkaze apliko de Esperanto. La internacia lingvo plurfoje aperas kiel natura kaj/aŭ lerta solvo de komunikproblemoj. La rakonto skribiĝis en facila E-o, la ĉapitroj po-paŝe enkondukas novajn formojn kaj strukturojn. Nekontataj vortoj estas en esperanto klarigitaj fine de ĉiu ĉapitro en la glosoj. La libreto bone uzeblas kiel legmaterialo por komencantoj (post studo de bazaj gramatikaĵoj) ĉu individue ĉu por engrupa legado. Kvankam la verko estas enhava daŭrigo de La krimo de Katrina, alia facila rakonto de la sama aŭtoro, ĝi ĝueblas ankaŭ kiel memstara legaĵo. La tria ero de la serio estas kaj Katrina malfruas. Jen teknikaj klarigoj pri la vortostoko por la instruantoj baze de la Katrina-libroj.
Jen prezento de la libro kun specimeno en la hejmpaĝo de la japana eldonejo. |
Recenzoj: | Monato 2004/3. 23p. La Ondo de Esperanto. 2003. №8–9 (106–107) . Recenzo de Don Harlow, en Esperanto kaj en la angla lingvo. |
Kreodato: | 2007-04-03 17:30:02 |
Lasta redakto: | 2007-04-12 10:28:57 |
Montroj: | 49199 |
Dosieroj: |
Mankas dosieroj.
|
Strukturo
Enhavo: |
1. Aŭtuno ĉe la maro
2. En sveda lernejo
3. Pensi pri amo
4. Brua klaso
5. Du amikinoj
6. Militoj nova kaj malnova
7. Arbo de paco
8. Ekskurso al la maro
9. Ĉe printempa fajro
10. Silento en la klaso
11. Sendi kaj atendi bildkarton
12. Freneza decido
13. En blua tendo
14. Al Varsovio
15. Vizito en la urbo
16. Proksime al Belrusio
17. Por ne perdi unu la alian
18. En pola arbaro
19. Bjalistoka knabo
20. Hejme plej ĉarme
Teknika postklarigo (por instruantoj) |
Unuoj: |
20 ĉapitroj |
Longeco de unu unuo: |
1-4 p. |
Vortolisto: |
lecionfine |
Direkto de la vortolisto: |
plurlingva |
Gramatikaj resumoj: |
ne estas |
Enhavo de la tekstoj
Kulturkonoj: |
Tutnatura solvo por komunikproblemoj dum eksterlanda vojaĝo, serĉado de amiko, kaj eduko al paco.En la intrigo ricevis lokon ankaŭ la redakcio de Pola Radio kaj la naskiĝurbo de Zamenhof. |
Ekstera formato
Mezuro: |
14,5 x 21cm |
Paĝnombro: |
56 |
Koloreco: |
nigra-blanka |
Ilustraĵoj: |
neniu |
Legebleco: |
tre bona |
Kunligmaniero: |
vinktita |
Ĝenerala aspekto: |
alloga |
|
|