La libro havas bone elpensitan strukturon kaj tial ankaŭ taŭgas por memlernado.
En la antaŭparolo la aŭtoro skribas, ke ĝi estas destinita al junuloj kaj infanoj ekde dek jaroj. Mi dirus: nur ĝis dek kvin jaroj, ĉar instruante per ĝi en Afrika meza lernejo, mi spertis plurajn ne-perfektaĵojn.
Unue la temoj kaj lingvaĵo ne estas interesaj por junuloj aŭ plenkreskuloj. Due pri la strukturo:
1) La aŭtoro konigas al ni laŭsisteme multajn prepoziciojn kaj afiksojn, sed mankas interkontrastigo de la novaj gramatikaj elementoj. La instruisto devas mem kunmeti taŭgajn ekzercojn (kiujn li povas trovi en la LERNILOTEKO de edukado.net).
2) La bildoj en la marĝeno nur okaze helpas vivigi kaj pliklarigi la instruadon. Multa spaco perdiĝas al ilia prezentado en la marĝeno. Montri la aparte aĉeteblajn bildojn sur kartonoj havas malgrandan efikon: tro malgrandaj au neutilaj, certe se tiu surhavas nur tekston kaj se ekspliko de signifo de vorto estas infaneca.
3) La ripetaj paragrafoj kun proverboj estas interesaj, sed prezentiĝas iuj kies signifo ne estas prete klaraj.
Kiel Cseh-instruisto mi konas rektan metodon, kiu lernigas gramatikon, ankaŭ sen ekzercoj; ĉi-tiu rekta metodo povas paroligi (depende de tio, ĉu la instruisto martelas modelfrazon ripetadata; tiajn modelfrazojn oni ne trovas), sed ne eksplice internigas la gramatikon.
Ĉar la metodo fakte estas miksita (oni ankaŭ uzas nacian lingvon), oni esperus, ke la tradukinto estus aldoninta materialon por gardi la lernantojn kontraŭ la specialaj enfaloj, gramatikaj, semantikaj aŭ idiomaj, de tiu lingvo. Ekz. francoj abunde uzas la artikolon, havas problemon distingi inter 'ĉu' kaj 'se', devas aparte lerni: homo = viro + virino ktp.
Bedaŭrinde ne estas tiel.
Kompreneble en kurso por komencantoj oni ne povas instrui ĉiujn gravajn aspektojn de la lingvo. Tamen al mi mankis
1) iu mencio au enkonduko al transitiveco/netransitiveco de verboj 2) ekzemploj kaj principoj de vortkunmetado 3) La fundamenta sufikso -uj ne estas instruata. 4) La enkonduko de -iĝ estas tro supraĵa: ĝia funkcio esprimi 'esti ..... -ita' mankas. 5) la mencio de -us kiel formo de singardo au ĝentileco (kvankam purgramatikistoj rezistas tiun utiligadon) 6) ekzemploj de finaĵo -n malantaŭ prepozicoj 'kontraŭ' kaj 'sur' (nur malantaŭ 'en' kaj 'sub')
Fine troviĝas en la libro kelkaj semantikaj kaj gramatikaj eraroj: uzado de kia(n), kie mi atendus kiu(n), konfuzado de 'malsaĝa' kun 'stulta', 'gambo' kun 'kruro', 'malantaŭ' kun 'post'. Estas vero ke la libro havas allogan aspekton kaj invitas al parolado, sed la instruanto devas esti preta bone prepari sin al eksplicado de la gramatiko kaj trejnado de modelfrazoj.
Ankaŭ atentu, ke la libro sidas nur por 'okcidentaj' lernantoj. Dum mia instruado al burundanoj – Burundo estas malriĉega tropika lando – mi estis embarasita pro la eksponado de 'okcidenta' vivmaniero kaj moderklimataj sezonoj en la libro.