Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Abunda fonto
Subtitolo:Memorlibro omaĝe al Prof. István Szerdahelyi
Aŭtoro(j): KOUTNY, Ilona (Red)
Eldonejo:Poznan: ProDruk & Steleto, 2009.
ISBN:978-83-61607-32-08
Akireblo:aĉetebla
Nivelo:B2, C1, C2
Aĉeteblo:UEA: 24.00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Dum la UK en Bjalistoko aperis la memorlibro dediĉita al la granda hungara lingvisto kaj lingvopedagogo István Szedahelyi, redaktita fare de lia eminenta kaj agema disĉiplo Ilona Koutny. Al la eldonaĵo kontribuis ankaŭ aliaj disĉiploj de Szedahelyi, kaj kompreneble liaj kolegoj hungariaj kaj eksterlandaj "La unua ĉapitro prezentas lin mallonge, per kelkaj bildoj kaj rememoroj. Zsuzsa Gados kaj Árpád Máthé ellaboris abundan bibliografion.La sekvaj 5 ĉapitroj grupigas studojn ĉirkaŭ la ĉefaj temoj de esperantologio, temoj pri kiuj ankaŭ li okupiĝis: Lingvoplanado kaj lingvopolitiko; Lingvistiko de Esperanto, Lingvopedagogio, Literaturo; Leksikografio kaj la cetero. Vi povas legi pri Praesperanto (Vera Barandovská) kaj ŝancoj de Esperanto (László Gados). Estas retraktataj la kontroversia problemo de radikkaraktero (i.a. Michel Duc Goninaz), la lernfaciligo de Esperanto (Renato Corsetti), sed ankaŭ la plej novaj atingoj, la Komuna Eŭropa Referenckadro (Márta Kovács), la stato de esperanta leksikografio (Jozefo Horvath, Ilona Koutny). Vi povos enrigardi en pretiĝantan romanon de Éva Tófalvy, ekscii la misteron de la Tero (Endre Dudich) ktp..."La artikolojn de la lingvopedagogia parto - danke al Ilona Koutny kaj la aŭtoroj - ni rajtos publikigi en nia LEGEJO. La eldonaĵo estas inda omaĝo antaŭ István Szerdahelyi (1924–1987), fondinto de la Esperanto-fako en la Universitato Eötvös Loránd (ELTE). "Prof. Szerdahelyi estis bonega pedagogo, elstara lingvisto-esperantologo kaj preciza filologo. Vico da studoj kaj libroj montras lian vastan interesiĝon kaj grandan labor-kapablon: li prezentis novan aliron al morfologio, semantiko, etimologio de Esperanto; li profunde esploris interlingvistikon, kies rezulto estis la universitata lernolibro pri interlingvistiko kaj la populara libro Bábeltől a világnyelvig ’De Babelo ĝis la mondolingvo’. Li sukcesis trovi la vojon al diversaj homoj, ĉar li kredis en tio, kion li faras kaj havis estimon por la aliaj. Tion elstare montras la pretigo de la Hungara-Esperanta vortaro, kie kunlaboris 50 esperantistoj diversfakaj. La rezultoj de lia agado kaj verkaro estas ankaŭ nun aktualaj kaj vojmontraj." Pri la profesoro oni povas legi en nia PANTEOONO. Sonmaterialoj kaj prelegoj de I. Szerdahelyi estas elŝuteblaj ĉe : http://www.ilei.info/hungario/sonmaterialoj.php.La libro aĉeteblas ĉe UEA kaj kun rabato mendeblas ĉe Ilona Koutny. Noto: la citaĵoj devenas de la dorsa titolpaĝo de la libro.
Kreodato:2009-08-13 23:40:07
Lasta redakto:2014-01-02 22:31:51
Montroj:156368
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
blazio je 2010-10-13 11:39:22    

Estas bonaj la ideo prezenti la libron kaj la prezento mem. Laŭ mi ĉe similaj prezentoj ie (ĉu fine de la tutaĵo aŭ interne) valorus aldoni prononcindikojn, almenaŭ se la prezentanto havas pri la kutima prononco imagon (se ne, tio indikas, ke aŭrotoj mem ne zorgas pri helpo elparoli iliajn nomojn). Eĉ eminentaj esperantistoj ne scias, ekzemple, ke István Szerdahelyi prononcadis en sia familia nomo j (ji), kaj ne l, kelkfoje mi aŭdas eĉ kiel ŝerdahel. Neniu povas postuli, ke eksterlandano, Aziano, Aŭtraliano. Afrikano, Bulgaro kto. konu la hungaran aŭ anglan ortografion kaj tradiciajn skribojn, tial la tradicio de parenteza (aŭ postteksta) transkribado (vd. Monato, Sennaciulo ka.) estas subteninda, laŭ mi. Tio ne ofendus anakaŭ tiujn, kiuj la originalan skribmanieron sentas speciale simbola, persone plej identiga, prestiĝa, sole jure rajtomerita ktp. - La prezento supra ne diras, ĉu Gados {gadoŝ] aŭ Ducgoninaz [dük goninaz] pravas pri siaj opinioj, sed tio certe ne estis la intenco de la prezentinto. Sume la prezenton mi kvlifikas bona, sed ne eminenta.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.