Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Talk Business Esperanto
Aŭtoro(j): EuroTalk
Eldonejo:EuroTalk
ISBN:184606980-9
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):kd-rom
Nivelo:B2, C1
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:UEA: 33.00 EUR (sen varimposto)
FEL: 36.00 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):afrikansa, angla, araba, bulgara, ĉina, dana, Esperanto, finna, franca, germana, greka, hebrea, hispana, hungara, indonezia, irlanda, islanda, itala, japana, kataluna, kimra, korea, kroata, litova, luksemburga, malaja, nederlanda, norvega, persa, pola, portugala, rumana, slovaka, sveda, taja, tradicia ĉina, turka, ukrajna
Nia opinio:Interaga komputila programo (por Windows kaj Mac) por tiuj kiuj jam konas bazan Esperanton kaj volas plibonigi sian fakan [komercan] lingvaĵon.
Alloga interaga komputila programo (por Windows kaj Mac), lasta parto (je nivelo B2) de serio, kun versio en plurdekoj da lingvoj.Ĝii traktas la lingvon, ĉefe ties leksikajn elementojn, parolturnojn kaj esprimojn pri komerca kaj fakaj temoj.
La programo tre rapide mem instaliĝas en la komputilo kaj ofertas siajn ekzercojn kaj kvizojn. Oni simple povas elekti la helplingvon en la meza menuo. En la rullistoe troveblas dekoj da lingvoj, la aliajn eblas faĉile instali el la programdisko aŭ el la retejo de la programo.
La programo taŭgas por hejme, invidiua lernado, programebla laŭ propra ritmo kaj bezono.
Tio okazas helpe de variaj ekzercoj, grafike kaj prononce adekvataj. La motivigo al la progreso estas bone ellaborita, oni gajnas poentojn, ricevas post ĉiu bona solvo voĉan kaj bildan laŭdon, je eraro ripetadon de la bona solvo kaj eblon por denova provo. Per la ekzercoj oni povas gajni 1800 poentojn kaj post sufiĉe da ekzercado oni povas printi bronzan, arĝentan aŭ oran atestilon. Do, la celo de la lernanto estas atingi la plej altan poentaron, sed - kvazaŭ nekonscie - ili ankaŭ lernas la lingvon.

La materialo entenas 10 unuojn, temojn kiel telefonado, laborkunsido, surmerkatigo, reklamado, bankaj kaj financaj aferoj ktp.
Elektinte unu el al temoj oni alfrontas ĉiam la samstrukturajn taskojn.
Baze la novan lingvaĵojn la lernanto lernas tra sia nacia lingvo, kiun li/ŝi nur en audita formo renkontas en la ekzercoj.
1) La unua tipo estas listigo kaj lernigo de la esprimoj kaj frazoj kun nacilingvaj tradukoj
2) poste en dialogoj prezentitaj kun du junuloj
3) ekzercado de la frazoj kun eblo de sonregistrado, reaŭskultado kaj
4) ekzercado kaj sonregistrado de la dialogoj.
La lastaj ekzercebloj estas kvizoj, kontorloj ĉu oni regas la novan materialon aŭ ne. Laŭ ili oni devas elekti la ĝustan respondon reage al nacilingvaj demandoj au instrukcioj. La respondoj povas esti bildaj, aŭ lingvaj, elektendaj el du ebloj. Eĉ en tiu ĉi nivelo aperas kelkaj demandoj pri ortografio, ĝusta literumado de kelkaj vortoj. .
Bedaŭrinde ĉe la kviza kontrolparto je malĝusta respono oni ne estas helpataj de la ĝusta solvo.
En la dua kvizparto aŭdeblas du nacilingvaj frazoj, legeblas ilia traduko kaj necesas sonregistri la esperantilingva ekvivalenton. Tio refareblas laŭplaĉe kiom ajn da fojoj. La tria etapoj estas la vera ekzerco kaj testo, plej altnivela uzo de la lernitaĵoj. Oni aŭdas la jam konatajn nacilingvajn farzojn, kaj sen skribita traduko simple tuje interpretante devas diri kaj sonregistri la ĝustajn frazojn. Kiu tion kapablas fari, certe lernis la la materialon.
Bedaŭrinde en tiuj du lastaj partoj estas neniu ekstera kontorlo, la lingvouzanto devas mem decidi pri sia nivelo kaj ĝusteco.
La temoj kaj la kolektita vortprovizo pli-malpli kovras la celatan vortstokon kaj temaron. kelkfoje pvoas esti ĝena faktoro, ke oni spertas tro grandan diferencon inter la nacilingva kaj la Esperant-lingva versio. Tio rezultas verŝjane el tio, ke la tradukoj de la diversaj partoj okazis ne el la version, kiun la lernanto uzas, kaj post ĉentradukado la lauvorteco perdiĝis, tamen ĉiam restis la senco de la esprimoj kaj frazoj.

La disko ne malhavas ankaŭ erarojn, ne tro gravajn, tamen variajn kaj priatendendajn. En kelkaj lokoj okazas ke la lertaj parolantoj misdiras kelkajn vortojn, sed pli oftas (tamen ankoraŭ en tolerebla kvanto), ke la surekranigita teksto enhavas erarojn; mankas akuzativo, misas akordigo aŭ mankas demandsigno je la fino de la frazo.
Iom pli ĝenas kelkaj lingvaj malglataĵoj ( "Ĉu vi povas DEMANDI la sinjoroinon ke ŝi revoku min?" (anstataŭ peti) / "Ĉu vi povas LIGI min kun la direktoro?" (je telefonparolado prefere "konektu" ol "ligu" ilin)/ Ĉe restoracia manĝo oni petas la KONTON (anstataŭ la fakturo.
Kio tamen bonas en tio, estas ke pro nia raproto pri tiuj malglataĵoj la produktanto petas detalan liston kaj pretas koreti kaj perfektigi al materialon. Nun necesas simple sisteme trairi la maetrailon kaj liveri la liston. (Helpo bonvenas!!)

Tiuj, kiuj estas ekipitaj per modernaj iloj povas kopii la sondosierojn al iPod aŭ MP3-aparatoj kaj plue lerni la lingvon eĉ sen komputilo.la materialon povas uzi sinsekve pluraj personoj, la rezultoj akj atingitaj poentoj estas konservataj en la programmemoro kaj la lernado daŭrigebla je sekva uzo.
Lernejoj, klasoj kie estas instalita komputila reto, povas aĉeti specialan eldonaĵon kaj helpe de la centra komputilo ner nur lernigi, sed ankaŭ konkursigi, grupe ludigi la infanojn. Pri tiu eblo bv. turni vin al Rob Ebenau.

Estas tre bona afero ankaŭ tio, ke ene de tiu vasta serio konata mondskale kaj uzata de pli ol 5 milionoj da lingvolernantoj Esperanto estas unu el la lingvoj, elektebla, videbla en la paĝaro de la eldonejo. Vidu mem: http://eurotalk.com/en/store/learn/esperanto/talkbusiness/cd.
Ni danku la iniciatinton Rob Ebenau, kiu enirigis Esperanton al tiu vasta ekstermovada merkato; la tradukinton: Guido Van Damme kaj la parolantojn: Karlijn Van Damme (ina voĉo) kaj Matthias Humet (malina voĉo).

Vidu la prezenton de la unua parto: Talk Now Esperanto
Vidu ĉiujn TALK-programojn. la analizo de tiu ĉi parto nun okazas.

Aĉetu la materialon en niaj libroservoj aŭ mendu ĉe la produktanto ankaŭ por montri ke valoras investi monon en la produktadon de la E-versio. Dankon!
Kreodato:2010-01-31 18:34:35
Lasta redakto:2011-09-07 06:27:07
Montroj:27224
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 17; Viaj elŝutoj: 0

Interna foto pri la programo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 17
Kreodato: 2010-10-23 14:51:52

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.