Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Poŝamiko (7a eldono)
Subtitolo:Memoriloj - bildvortaroj por komencantoj el la metiejo de edukado.net
Aŭtoro(j): ALLÉE, Beatrice
KOVÁTS, Katalin
Eldonejo:E-duKati, Den Haag, 2012.
ISBN:978-90-78519-01-0
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):bildvortaro, lernolibro
Nivelo:A1, A2, B1
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 5,40 EUR (sen varimposto)
FEL: 5,10 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 10,50 USD
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Jen aperis la 7a represo, korektita eldono de la libreto. Dum la pasintaj 6 jaroj forvendiĝis pli ol 8000 ekzempleroj.La kajereto entenas kolekton de ekzercoj kaj memorigiloj, kiuj pretiĝis laŭbaze de materialoj el la METIEJO kaj LERNILOTEKO de nia paĝaro. La poŝforma eldonaĵo (A6) ne estas strukturigita lernolibro laŭ la klasika senco. Ĝin konsistigas gramatikaj resumoj, tekstetoj, kelkaj ekzercoj kaj laŭtemaj bildvortaroj riĉe kolorilustritaj, bele aranĝitaj, kaj bone presitaj sur bonkvalitan, brilan - paperon. La vinktita libreto estas 40 paĝojn (mal)granda kaj praktika. Ĝi bone povas servi kiel poŝlibreto helpa al infanaj aŭ plenkreskaj kursanoj je komencanta kaj komencinta niveloj, aŭ kiel varbocelaj donacoj kaj propagandiloj. Legante Poŝamiko oni povas lerni vortojn, ripeti gramatikaĵojn kaj enkapigi parolturnojn. Pri la temoj konsultu la enhavtabelon kaj paĝajn specimenojn sur la aparta paĝo de Poŝamiko, kie vi trovas ankaŭ la erarliston. Similajn foliojn kaj centojn da aliaj vi povas mem elŝuti el la retejo kaj helpe de ili pliprofundigi viajn sciojn. Kunprenu vian Poŝamiko-n, foliumu ĝin ofte. La eldonaĵon ni disponigas kontraŭ 5 eŭroj. La mendojn direktu al redaktanto@edukado.net. Jen pliaj informoj kaj specimenoj sur la paĝo de Poŝamiko
Recenzoj:Malgranda - sed kia amiko! Recenzo en IPR, 06/4. p. 30-32.
Kreodato:2012-10-10 10:27:54
Lasta redakto:2012-10-10 10:36:03
Montroj:58275
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
miropiro je 2012-10-28 21:45:50    

Mi tre ĝojas, ke estas eldonita nova versio de Poŝamiko. Mi planas ĝin certe uzi en instruado de esperanto por mia amikino :) Tamen, eĉ por mi ĝi utilas, ĉar mi devas konfesi: ne ĉiujn vortojn de la vortprovizo en tiu ĉi libreto mi konas... Kaj nenio estas do pli facila ol tio, ke mi prenos tiun ĉi Poŝamikon kun mi kaj survoje ekzemple al mia laborejo mi trarigardos kelkajn paĝojn :)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.