Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Interlingvistiko
Subtitolo:Enkonduko en la sciencon pri planlingvoj
Aŭtoro(j): Vĕra Barandovská-Frank
Eldonejo:Poznań 2020
ISBN:978-83-65483-53-9
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):interlingvistiko
Nivelo:C1, C2
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 27,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Interlingvistiko, origine scienco stariganta normojn por helplingvoj, plivastigis sian esploron kaj studobjekton dum cent jaroj da sia ekzisto. Ĝi iĝis interdisciplina sciencobranĉo, kiu kovras ne nur historion, teorion kaj praktikan esploron de planlingvoj, sed krome lingvoplanadon, lingvonormigon, multlingvecon, lingvopolitikon kaj aliajn aspektojn de komunikado, inklude de internacia uzado de etnaj lingvoj. Larĝe difinata kompreno kaj malfermas al interlingvistiko novajn horizontojn kaj ebligas pli profundan specialiĝon en unuopaj aspektoj.
Interlingvistiko estas ekde la pasinta jarcento instruata kiel studobjekto, dume la enhavo de unuopaj lecionoj varias laŭ specialiĝo de la koncerna instruisto. La Interlingvistikaj Studoj de Adam Mickiewicz Universitato (AMU)estas unikaj interalie pro tio, ke la „studentoj” estas ofte lingvistoj aŭ/kaj alifakaj specialistoj, kiuj per siaj laboraĵoj pliriĉigas la kursenhavon.
Tiu ĉi lernolibro estas rezulto de dudekjaraj spertoj de studado kaj instruado en kunlaboro de la instruistino - la aŭtorino Vera Barandovska-Frank, kiu instruas de 20 jaroj tiun ĉi-studobjekton - kaj la studentoj.

En la libro la aŭtorino prezentas la plej gravajn terenojn de interlingvistiko (de historiaj internaciaj lingvoj ĝis la plej novaj konstruitaj lingvoj troveblaj en la reto) baziĝante ankaŭ sur la laboraĵoj de studentoj. La libro povas esti bona fonto por ĉiuj interesiĝantoj pri planlingvoj kaj internaciaj lingvoj.

La unua volumo de la lernolibroserio de IS de AMU povas esti bona fonto por ĉiuj interesiĝantoj pri planlingvoj kaj internaciaj lingvoj.
Jen la kompleta enhavtabelo.
La libro libere elŝuteblas de la paĝo de UAM.
Kreodato:2021-03-23 22:31:49
Lasta redakto:2021-03-24 14:15:48
Montroj:6023
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 7; Viaj elŝutoj: 0

Kovrilpaĝoj  PNG .png
Elŝutoj sume: 7
Kreodato: 2021-03-24 14:08:25

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

5.
Esperant_Krakow je 2021-03-28 08:47:18

Aparte avantaĝa estas la eblo elŝuti la libron. Dankon.

4.
Patrick75 je 2021-03-27 07:43:23    

Nemalhavebla verko por tiuj kiuj interesiĝas pri la temo

3.
Mao87 je 2021-03-26 11:52:20

Dankon pro tiu ĉi tre ampleksa verko. Gratulon.

2.
Esperant_Krakow je 2021-03-25 21:49:38

Bonege! Grava verko. Dankegon, Vera! - Maria Majerczak

1.
Renatocorsetti je 2021-03-24 16:59:10    

MI tralegis atente manuskriptan version de la libro, kaj mi pensas, ke ĝi estas unu el la plej kompletaj libroj en ĉi tiu kampo. Ĝi enahavas la tutan klasikan enhavon de la fako kaj ankau la lastajn evoluojn per la holivudaj lingvoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.