Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Enjoy Esperanto
Subtitolo:Intermediate to Upper Intermediate Course: Improve your fluency and communicate with ease
Aŭtoro(j): OWEN, Tim
Eldonejo:John Murray Learning, London. Year: 2021.
ISBN:9781529333794
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:B2, C1
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):angla, Esperanto
Nia opinio:Paĝaro de la libro kun ĉiuj informoj kaj specimenoj: https://enjoy.esperanto.org.uk/
La libro ne aĉeteblas (ankoraŭ) ĉe UEA aŭ FEL, sed
mendeblas ĉe https://esperanto.org.uk/store/product/332-enjoy-esperanto/.
------
La libro estas daŭrigo de Complete Esperanto, de la sama aŭtoro (kaj Judith Meyer), publikigita en 2018.

Tra dek ĉapitroj, Enjoy Esperanto donas dialogojn ene de realisma rakonto kaj kun roluloj voĉaktoritaj de internaciaj esperantistoj, profundigas pli ol iam ajn en la gramatikon kaj kulturon de Esperanto, kaj prezentas materialojn de tuta gamo de aktualaj Esperanto-fontoj, inkluzive de gazetoj, blogoj, kaj podkastoj. La libro komenciĝas je KER-nivelo B1, kaj progresas ĝis C1, finiĝante kun enhavo tute en Esperanto. Plene pakita per informoj, helpiloj kaj klerigaj faktoj, Enjoy Esperanto prezentos eĉ al la plej spertaj esperantistoj ion novan, en lingvaĵo klara, konciza, kaj ĝusta.

ENHAVTABELO: elŝuteblas ĉi tie.

(Bedaŭrinde la parto de edukado.net, kiu devus montri tion kaj ĉiujn detalojn pri la libro ne funkcias, do, ni devas kontentiĝi pri la nun konsulteblaj detaloj.)
Recenzoj:Ed Robertson: Ĝui Esperanton, kaj perfektigi ĝin samtempe, La Brita Esperantisto, numero Aŭtuno 2021, paĝoj 12/13.
Kreodato:2021-11-28 16:37:05
Lasta redakto:2021-11-30 15:25:18
Montroj:5802
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Roddern je 2023-11-16 00:54:45    

Mi rekomendas la libron por ĉiuj, kiuj volas perfektigi sian nivelon de Esperanto. Mankis modernaj lernolibroj je pli altaj niveloj. Mi pensas, ke la libro certe plenigas la truon, se temas pri tiutipaj materialoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.