Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto od A do Z
Aŭtoro(j): CHRDLE, Petr.
CHRDLOVA, Stanislava
Eldonejo:Kava-Pech, 2016, 2018
ISBN:978-80-87169-59-9
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2, B1
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):ĉeĥa
Nia opinio:La libron prezentas al vi Lenka Doškářová:

Lernolibro Esperanto od A do Z, kies aŭtoroj estas Petr Chrdle kaj Stanislava Chrdlová, estas unuavide simpatia libro, kiu invitas nin malfermi ĝin kaj, se ne tuj lerni Esperanton, almenaŭ esploreti, kio estas la lingvo kaj kiel ĝi aspektas.
La libro estas relative maldika (183 paĝoj) kaj malgranda (14,5 x 20,5 cm), do en averaĝa mansako aŭ dorsosako oni apenaŭ rimarkos ĝin. Malgraŭ tio indas atenti pri ĝi (kaj regule preni kaj uzi ĝin por lerni), ĉar ĝia librokovrilo estas papera.
La tiparo, grandeco de la literoj kaj aranĝo de tekstoj, listoj kaj tabeloj helpas orientiĝi - la stilo estas tre simpla kaj klara. Ĝi, bedaŭrinde estas bindita tiel, ke legante oni devas mane teni ĝin malfermita, do ne eblas malfermi ĝin, meti sur tablon kaj skribi en kajeron aŭ serĉi ion en vortaro.
La lernolibro estis eldonita de Kava-Pech en 2016 (kaj poste en 2018) kaj plejparto de la enhavo kaj strukturo estas la sama kiel tiuj en Esperantem za tři měsíce.
Laŭ la enkonduka teksto la mallongaj lecionoj unue aperis
kiel regula kurso de Esperanto en ĉeĥa periodaĵo. Kiam ĝi finiĝis, la aŭtoroj konsciiĝis, ke fakte ne devas temi nur pri bazo de la lingvo (kiel antaŭe aperadis kursoj de la angla kaj la germana), sed ke - danke al la facileco de Esperanto - eblus tiel lernigi la lingvon ĝis nivelo, kiam lernanto povas memstare ĝin uzi, kaj enlibrigis la lecionojn.
Oni lernas per tiu ĉi libro ĝis alta nivelo kaj poste kredeble sufiĉe motivita lernanto en lastaj paĝoj trovas multajn informojn por daŭre studi, legi aŭ/kaj enmovadiĝi.
Krom la nomo de la lernolibro ŝanĝiĝis nur kelkaj aferoj. En la unuopaj lecionoj aldoniĝis novaj vortoj kaj frazoj, sed la lecionoj daŭre estas nur dupaĝaj, kion aprezos homoj, kiuj havas (aŭ pretas uzi) nur kelkajn minutojn tage por lerni, aŭ tiuj, kiuj preferas lerni iom post iom. Kompreneble oni ne malpermesas studi pli ol unu lecionon tage, ĉar malaperis nombrado de ĉiu leciono, kiu estas en Esperantem za tři měsíce apud numero de ĉiu leciono. Tie estas skribita ekzemple “la sesa mardo”. Tiu elemento laŭ mi ne oftas, sed esplorindas ĝia efiko - al kelkaj lernantoj tio povas helpi kaj instigi ilin studi regule, ĉiutage. Aliaj povus nervoziĝi kaj senti sin malbone, se ili ne sukcesus bone organiziĝi kaj fari ĉion laŭ la plano. Entute estas 60 lecionoj. Unuaj 40 enhavas bazan gramatikon, frazojn kaj vortojn verŝajne elektitajn pli por montri, kiel funkcias gramatikaĵoj ol por listigi vortprovizon laŭ temoj aŭ situacioj. Ankaŭ la akompanantaj bildoj estas pli belaj kaj amuzaj ol utilaj por la leciono kaj lernado mem, ĉar ili apenaŭ rilatas al la enhavo.
La klarigoj kaj notoj estas nur en la ĉeĥa. Pro tio en la libro mankas interalie terminoj de vortospecoj, frazelementoj kaj gramatikaĵoj en Esperanto, do oni lernas, ke finaĵo de adjektivo estas -a, sed ne konas vorton por ĝi.
Fine de ĉiu leciono estas speciala parteto “Atenton!”, en kiu estas kontrastite skribitaj frazetoj, kiujn oni povus konfuzi aŭ ne estas tre intuitivaj, naturaj. Ĉefe temas pri specialaj ĉeĥaĵoj/slavaĵoj, ekzemple estas montrita diferenco inter trunko (de arbo), leksika parto de vorto, aŭ tribo, por kiuj en la ĉeĥa estas la sama vorto, kmen.

Lastaj 20 lecionoj estas laŭtemaj listoj de jam iom pli komplikaj, praktikaj, utilaj frazoj, ekzemple en la temoj: manĝado, familio, en la urbo, ĉe kuracisto..., do oni lernas vortojn en kunteksto, sed mankas instigo uzi ilin ankaŭ alimaniere krom en la ekzemplaj frazoj.
La ripetigaj lecionoj (5, 10, 15, 20, 25, 30, 35, 40) postulas memdisciplinon kaj maltrompemon, ĉar temas pri traduko de teksto, kies kontroltraduko, kiun ni atendus fine de la libro kune kun la aliaj solvoj, troviĝas sur la sama(j) paĝo(j). Alia malavantaĝo de la tradukaj ekzercoj kaj lernolibro en nacia lingvo estas ia fermiteco - kiam oni kontrolas tradukitan tekston, uzo de sinonimo aŭ malsama vortordo ŝajnas kiel eraro. La libro estas kreita por aŭtodidaktoj (kaj ankaŭ kursoj), sed indas, ke aŭtodidaktoj foje kontrolu siajn tradukojn kun pli sperta Esperantisto aŭ bona vortaro aŭ almenaŭ konsciu pri tiu fenomeno, ĉar estus domaĝege lerni nur tion, kion enhavas la libro.
Post la lasta leciono (60) pri Esperanto-movado oni espereble estas sufiĉe motivitaj kaj volonte kaj atente legos la tekston pri tio “kion fari nun”, kiu malkovrigas asociojn kaj organizaĵojn, ĈEA, UEA, E@I kaj fakajn asociojn. Se tio ne sufiĉus, verŝajne helpus parto de listego de internacie kompreneblaj vortoj. Sekvas ankaŭ legolibro en kiu oni trovas informojn pri Esperanto-muzeoj, Zamenhof kaj komenco de Esperanto, ĉapitrojn aŭ partetojn de Arne, la ĉefido, Ŝvejk, Taglibro de mia frato, poemon de Prefere ne tro rigardi retro, kanton Staras en Talin kaj multe pli.
Estas prezentitaj ankaŭ fakaj libroj, por montri, ke la lingvo vere estas uzata.
Por gramatikemuloj, kiuj eble iom soifas post tiu ĉi lernolibro, kiu ne sufiĉe nutris la bezonon, estas fragmento el la libro Detala Gramatiko de Esperanto.
Tute videblas prezento de aĉeteblaj libroj de la eldonejo, kaj pri/en Esperanto kaj nerilataj al Esperanto. Certe menciindas la daŭre facile kaj plene uzebla retejo kava-pech.cz/procvicujsiesperanto kun pli da informoj, testoj, legaĵoj, kelkaj registraĵoj kaj videofilmoj. La retejo estas nur en la ĉeĥa, sed plejparto (krom tradukaj ekzercoj) taŭgas ankaŭ por tiuj, kiuj ĝin ne komprenas.
Resume: la lernolibro estas tre bona, lernigas ĉion necesan kaj multon pli, proponas kaj montras eblojn por daŭrigo de lernado kaj uzado de Esperanto. Eble ĝi ne taŭgas por ĉiuj pro manko de taskoj kaj instigoj dum la lecionoj, do lernanto devas esti motivita kaj kapabla organizi sian lernadon kaj praktikadon de la lingvo.
Kreodato:2023-11-04 13:32:38
Lasta redakto:2023-11-04 13:46:04
Montroj:875
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.