Panteono
Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.
|
|
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 5; | Aldoni propran komenton
Petro De Smedt forpasis la 12an de majo 2024. Kondolencojn al ni ĉiuj pro la perdo de tre laborema leksikologo, riĉiginto de nia movado.
Bonvenon Petro en Panteonon ! Mi ĉi tie aldonu tion, ke vi gvidis unu el niaj fruaj korusaj semajnoj ĉe Pireneoj ; ni kune tradukis la okcitanan himnon "Se kanti" kaj vi karilionis en Katedralo de Pamiers, kie S-ino LAUGIER estas la sola profesia instruisto pri tiu fako apartenanta al iu franca muzik-lernejo.
Kun danko kaj ĝojo mi rememoras Petron, kiel instruisto en Slovakia "Spišská Sobota" kie li instruis en la jaro 1992 kaj malermis al mi Esperantujon.
Jindřiška Drahotová.
Elkore mi gratulas vin.
Mi elkore gratulas Petron pro la tre meritita eniĝo en Panteono.
Amike salutas Leo De Cooman