Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Adriana MIDDELKOOP
Vivtempo: 1913 - 2009
Devenlando: Nederlando
Agadlando(j): Nederlando
Prezento: Adriana J. Middelkoop (1913-2009) forpasis la 14-an de novembro en Hilversum (Nederlando). Ŝi lernis Esperanton en la 30-aj jaroj.

Ĉiu nederlandlingva esperantisto konis ŝian nomon pro ŝia vortaro Nederlands-Esperanto-Nederlands kies unua eldono, 427-paĝa, aperis en 1971 en la prestiĝa vortara serio Prisma de la eldonejo Spectrum. Ĝi estis laŭdata kaj konsiderata unu el la plej bonaj Esperanto-vortaroj. Reviziita eldono aperis en 1986 kaj represo jam en 1987.
Middelkoop membris en la ekzamenkomisiono de Nederlanda Esperanto-Asocio 1965-1987. Ŝi estis estrarano de NEA 1967-1982 -- en jarkunvenoj oni ofte laŭdis ŝian protokoladon kaj plenumon de la kultura tasko. Ŝi membris ankaŭ en la ŝtata ekzamenkomisiono pri instrukapableco de Esperanto. Middelkoop estis privat-docento pri Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo 1969-1978 kaj artikolis i.a. pri leksikografio kaj terminologio. En 1950 aperis ŝia konciza faktaro por elementaj ekzamenoj, Doktoro Zamenhof, Esperanto kaj la Esperanto-movado (3-a eld. 1984). Ŝia prelego Humuraj trajtoj en la Esperanto-literaturo, farita okaze de ŝia enoficiĝo kiel privat-docento en 1969, aperis en dulingva eldono en 1994. Ŝi tradukis Elektitaj eldiroj de la sankta profeto Mohammad kaj Elektitaj partoj el la verkoj de la promesita mesio (ambaŭ 1991). Middelkoop estis honora membro de UEA ekde 1988 kaj de ILEI ekde 2004.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.