Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Anna Löwenstein
Edukado-ensalutnomo:anna_lowenstein
Vivtempo:1951 -
Devenlando:Britujo
Prezento:Vivrakonto por edukado.net

Mi naskiĝis en 1951, kaj lernis Esperanton kiam mi estis 13-jara per libro, kiun mi pruntis el mia kvartala biblioteko. En novembro 1977 mi eklaboris ĉe la Centra Oficejo de UEA. Dum mi estis ĉe la CO, mi komencis verki artikolojn por Kontakto sub la nomo Anna Brennan, kaj mi fondis kaj redaktis la feminisman revueton Sekso kaj egaleco (1979-1988).

Dum la UK-oj en 1978 kaj 1979 mi ekkonis mian estontan edzon, Renato Corsetti, kaj fine de 1981 mi venis al Italujo por loĝi kun li. Esperanto estas mia ĉiutaga lingvo ekde novembro 1977, unue ĉe la CO kaj poste en mia familia vivo.

Pro miaj personaj spertoj kiel lingvolernanto mi interesiĝis pri verkado por komencantoj per facila lingvaĵo. Mia celo estis verki tekstojn, kiuj estu taŭgaj kaj interesaj por plenkreskaj legantoj, sed samtempe uzu nur limigitan vortprovizon. Tiucele mi kreis la liston de 1000 morfemoj, kiu ankoraŭ nun estas uzata por facillingvaj artikoloj en Kontakto. Surbaze de tiu listo, mi redaktis eksperimentan numeron de revuo Esperanto por komencantoj, kiu aperis en novembro 1981, kaj poste fariĝis iniciatinto kaj redaktoro de la facillingva parto de Kontakto (1983 ĝis 1986).

Dum la UK en Zagrebo en 2001, mi sekvis Cseh-seminarion gvidatan de Atilio Orellana Rojas kaj la modelajn lecionojn de Gražina Opulskienė. Tuj poste, mi komencis mem instrui laŭ la Cseh-metodo ĉe la Esperanto-grupo en Romo. Pro manko de skribitaj materialoj por akompani la Cseh-kurson, mi iom post iom kreis miajn proprajn instrumaterialojn. Eblas legi pli detalan diskuton pri tio en jena artikolo: http://www.edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=224. Mi pluinstruis ĉe la roma grupo, kaj ankaŭ foje ĉe italaj kongresoj aŭ aliaj aranĝoj, ĝis la nuna jaro (2014).

En 2007 mi komencis gvidi Esperanto-kurson por progresintoj en la virtuala mondo Dua Vivo. Dum la lecionoj ni legis poemojn kaj novelojn, diskutis gramatikajn problemojn, faris lingvajn ekzercojn, kaj krome mi kreis bildmaterialojn por instrui vortprovizon en specifaj kampoj (ekz. fruktoj kaj legomoj, insektoj, floroj, hejma mastrumado, sporto kaj ludoj k.s.). Tiuj materialoj estas troveblaj sub mia nomo en la sekcio “Instrumaterialoj” de edukado.net. Mi instruis en Dua Vivo dum pli ol kvar jaroj.

Pro mia agado en Dua Vivo, mi lernis kiel fari ilustritajn materialojn per PowerPoint (bildprezenta programo). Dum la lastaj 2-3 jaroj mi kreis ilustritajn projekciaĵojn por akompani la Cseh-kurson, surbaze de la kurso de Stano Marček Esperanto per rekta metodo. Ankaŭ tiuj materialoj estas troveblaj en la sekcio “Instrumaterialoj” de edukado.net.

En 2012 mi estis kontaktita de la reta instruejo lernu!, kiu invitis min verki facillingvan rakonton, kiu estos la bazo de nova kurso por komencantoj. Mi verkis la rakonton kaj akompanajn tekstojn (sed ne la gramatikajn klarigojn kaj ekzercojn), kaj esperas, ke ĝi baldaŭ aperos.

Mi estas membro de la Akademio de Esperanto ekde 2001, kaj en 2013 mi fariĝis direktoro de ties sekcio pri kontrolado de lerniloj. Krome mi estas aŭtoro de du romanoj: La ŝtona urbo (1999) kaj Morto de artisto (2008).

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; | Aldoni propran komenton

5.
Ranieri je 2014-12-23 16:15:45

Multe da gratuloj, Anna! Publikan dankon, tie ĉi, ke vi ofte havigis al mi vian instrumaterialon eĉ antaŭ la aperigo en Edukado.net. Ranieri

4.
anna_lowenstein je 2014-12-22 08:50:24

Dankon al ĉiuj pro la tre afablaj komentoj!

3.
Monik je 2014-12-21 19:11:11

Gratulojn kara Anna !
Same kiel Claude, mi pensis ke vi pli frue eniris tiun Panteonon !
Via kontribuo al la instrumaterialo estas tre grava, via prezentado tre moderna kaj samtempe tre pedagogia.
lernado de esperanto iĝas alloga !
Bonan daùrigon !
Monika 05

2.
ClaudeNourmont je 2014-12-15 17:28:14

gratulojn! Iel mi supozis, ke vi jam estas en tiu elita rondo...

1.
Boris je 2014-12-15 02:13:05

Anna Lowenstein estas vaste konata en Esperantujo ne nur kiel aŭtoro de du popularaj romanoj, sed ankaŭ kiel elstara instruisto de Esperanto, kiu konstante kreas novajn instrumaterialojn. Nun precipe gravas ŝia kurso por lernu.net .
== Boris Kolker

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.