Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Julio BAGHY
Kromnomo:JOBO - Paĉjo
Vivtempo:1891 - 1967
Devenlando:Hungarujo
Agadlando(j): Estonujo, Francujo, Hungarujo, Latvujo, Nederlando, Svedujo
Prezento:Julio BAGHY (originale BAGHY Gyula, pseŭdonome Jobo), (naskiĝis la 13-an de januaro 1891 en Szeged, mortis la 18-an de marto 1967) estis verkisto kaj aktoro. Naskita en Hungario, li lernis Esperanton en 1911 kaj komencis sian laboron por la Esperanto-movado dum sesjara milita kaptiteco en Siberio. Elstara movadano kaj Esperanto-instruisto. Iama vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.

Lia patro estis drama aktoro kaj lia patrino estis teatra sufloro. Post liaj lernejaj studoj ankaŭ li fariĝis aktoro kaj reĝisoro de diversaj teatraĵoj. La milito rompis lian karieron kaj ses jarojn li devis pasigi for de sia patrujo en rusa militkaptiteco. Ankoraŭ dum lia junaĝo multaj liaj poemoj kaj noveloj hungarlingvaj aperis en hungaraj gazetoj. En 1911 li ekkonis Esperanton kaj ĝia "interna ideo" tuj forlogis lin. Lia ampleksa Esperanto-agado komenciĝis jam en la Siberia militkaptitejo, kie li gvidis multajn kursojn por diversnacianoj. Alveninte al Hungarujo post la milito, li fariĝis unu el la ĉefaj gvidantoj de la Esperanto-movado: multaj diversgradaj kursoj, gvidado de E-Rondo Amika, aranĝo de literaturaj vesperoj, ktp.
Dum pluraj Universalaj Kongresoj li estis aktoro (kaj reĝisoro) de la kongresaj teatraĵoj. Por la reorganizo de la internacia Esperanto-movado ellaboris detalan proponon: Publika letero (1931). Baghy agitis multe por plialtigi la spiritan nivelon de la esperantistaro; tion celis ankaŭ lia iniciato, laŭ kiu la naskiĝtago de Zamenhof fariĝis la tago de la esperanta libro. Kiel Cseh-metoda instruisto en la lastaj jaroj li gvidis multajn kursojn en Estonio, Latvio, Nederlando, Francio, ktp.

Lag plu en VIKIPEDIO.
La publikigita foto estas donaco de Baghy al Andreo Cseh, kun la malantaŭ teksto: " Al amiko malnova sendas saluton amiko - maljuna!
Bpest, 27.IX.1957. Al est. s-ro. A. Cseh - Den Haag (posedaĵo de K.Kováts)

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.