Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Csilla Berényi
Vivtempo:1976 - 2018
Devenlando:Hungarujo
Agadlando(j): Hungarujo
Prezento:Nekrologo, verkita de Jozefo NÉMETH, aperinta en IPR, 2018/3.

La 2-an de junio 2018 forpasis Csilla BERÉNYI, hungara membro de ILEI.
En 1996 Csilla eklernis la germanan lingvon kaj poste Esperanton en la filologia fakultato de la Universitato ELTE en Budapeŝto, ŝi diplomiĝis kiel instruisto pri Esperanto kaj la germana lingvo. Sian diplomlaboraĵon ŝi verkis pri la komparo de Esperanto-kursoj, en kiu laboro ŝin helpis la gvidanto de LINGVO-Studio, László Szilvási.
Ŝi instruis la germanan lingvon kaj Esperanton al mezlernejanoj kaj plenkreskuloj ekde 2001 en Budapeŝto (post sia transloĝiĝo al urbo Pécs, ankaŭ tie). Ŝi laboris en la distrikto Csepel, poste en diversaj lingvolernejoj (ekz. Ring, Danubius).
Csilla instruis la germanan en ELTE inter 2010 kaj 2011 kaj Esperanton en Nemzetközi Oktatási Központ (Internacia Instrua Centro). Ŝi instruis Esperanton ĉefe al junuloj kaj mezaĝuloj en la lingvolernejo LINGVO-Studio de la Budapeŝta Esperanto-Centro ĝis la jaro 2017. Multaj centoj da studentoj ŝuldas al ŝi sian Esperantan lingvoekzamenon. Ŝi estis unu el la plej bonaj instruistoj en la lando.
Krom la instruado, ŝi estis spertulo pri pedagogiaj temoj kaj helpis elprovi novajn pedagogiajn ilojn. Ekde la jaro 2004 ŝi estis ekzamenanto pri Esperanto en la ekzamencentro Origo.
Ekde sia universitata studado ŝi partoprenis en la junulara movado kaj en la laboro de la teamo de Kultura Esperanto-Asocio. Ŝi estis membro de ILEI-HU.
En sia libertempo ŝi dancis en kursoj kaj plurfoje kuntribuis kun sia salso-grupo en la Esperanto-baloj en Budapeŝto (ĝis la unua apero de la malsano en 2013).
En 2016 ŝi ne nur partoprenis en la Konferenco de ILEI en Nyíregyháza, sed instruis Esperanton al la konferencanoj.
Csilla preskaŭ ĉiam ĉeestis la Pedagogiajn Tagojn de ILEI-HU en Budapeŝto, lastfoje en oktobro 2017. En aprilo 2018, jam grave malsana, ŝi partoprenis konferencon de Faka Asocio de Lingvolernejoj (NYESZE).
Pri sia malsano ŝi parolis al mi la unuan fojon en Nyíregyháza, kaj ankaŭ poste tra la reto. Ŝi forte luktis kaj esperis, ke ŝi resaniĝos.
Kiam nia kolegino Enikő Sereghyné Zengő forpasis, Csilla kontaktis min el la hospitalo kaj skribis: „Ankaŭ min malĝojigis la forpaso de Enikő, laŭ miaj kuracistoj povas esti, ke baldaŭ mi povos ĝui ŝian ĉeeston inter la anĝeloj…”. Poste ni kune klopodis kolekti la biografiajn informojn – eluzante la periodojn, kiam ŝi fartis pli bone – por la kazo, se la malsano venkos.
La adiaŭa ceremonio okazis la 4-an de julio en Budapeŝto.
Kara Csilla, la malsano venkis, sed la vera heroo estas vi, ni ne forgesos vin.

La nekrologo elŝuteblas en PDF ĉi tie.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.