Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Petro De Smedt
Vivtempo:1934 -
Devenlando:Belgujo
Agadlando(j): Belgujo
Prezento:Pierre DE SMEDT, esperantigita de li mem al Petro DESMET', naskiĝis la 4an de majo 1934 en Sint-Gillis, distrikto de Dendermonde en Belgio. Li estas flandra japanologo kaj sinologo, komputila lingvisto, Esperanto-vortaristo, kariljonisto kaj matematikisto. Li edziĝis al japana universitata profesoro en 1993 kaj ekde tiam lia ĉiutaga hejma
lingvo iĝis Esperanto.
En Esperantujo li komence estis precipe konata pro lia studo pri la tradukoj en Esperanto de la verkaro de la fama flandra poeto Guido Gezelle kaj pro la „Nederlanda Bibliografio pri la tradukoj en Esperanto
de la nederlandlingva literaturo inter 1902-197
2”.

Poste li metis la fokuson de sia agado sur vortaraj kaj esprimaraj temoj. En 2004 aperis lia vortaro „Nederlands-Esperanto-Nederlands” (dudirekta nederlanda-esperanta) riĉa je esprimtradukoj. Surbaze de tio, sed forte pliampleksigita, aperis en 2020 lia „Vasta vortaro/Uitgebreid woordenboek Esperanto-Nederlands”, kiun li mem nomis sia PIV-ido, ĉar li fieris pri la fakto, ke ĉiuj vortoj de PIV aperas en lia verko.

En 2005 aperis lia nederlanda traduko de la „Fundamento de Esperanto”.

Lia „Bibliografio pri la Tradukaĵoj el la Nederlanda Literaturo” kun enkonduko de William Auld ĝis hodiaŭ estas la baza kaj gvida referenc-verko pri la temo.

Li estas kunaŭtoro (kune kun Jozefo Horvath) de la 800-paĝa „Bildvortaro en Esperanto”.
En 2020 aperis ĉe Flandra Esperanto-Ligo la serio „Lingvaj defioj”, serio de dek bitlibroj, en kiuj li ĉefe prilumas la ekeston de siaj vortaroj kaj esprimaroj kaj la problemojn, kiujn li tie renkontis. Jen la titoloj:

Proverboj sub lupeo - Verdaj esprimoj en Breŭgelsaŭco
Esperanto kaj kulturo - Esperantokulturo esprime kaj proverbe
Vortarludoj - Etimologio de verda pudingo
Vortoj, vortaroj, vortaristoj - Kulturkoloraj renkontiĝoj
Fundamento por Popolo - Fundamento sur tuŝoŝtono
Bildo kaj vorto, ĉiela forto - Bilde tra la lingvo
Mikspoto - Esprimokaptado senĉese suka
Aglokula panoramo - Sub susurado de verdaj folioj
Fositaj Sulketoj - Popolo esprimas, Dio esprimas
Tentakloj kaj Ligiloj - Kun plena indekso de la dekopo

De Smedt krome verkis plurajn artikolojn pri bibliografiaj, terminologiaj kaj vortaraj temoj, en sia blogo, sed ankaŭ ekzemple en Heroldo de Esperanto kaj en la nederlanda kaj germana naciaj Esperanto-periodaĵoj. Li estas regula kunlaboranto de la magazino Monato, ĉefe kiel recenzanto.

En 2020 aperis la PIV-ido, "La Vasta vortaro Esperanto-nederlanda" kiu havas kiel subtitolon „PIV-ido”, ĉar ĝi enhavas ĉiujn kapvortojn el PIV, kun la ĝusta nederlanda traduko. Eĉ pli, ĝi enhavas amason da utilaj kaj bezonataj kunmetaĵoj.






Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
Jorgos je 2020-12-19 01:00:29

Bonvenon Petro en Panteonon ! Mi ĉi tie aldonu tion, ke vi gvidis unu el niaj fruaj korusaj semajnoj ĉe Pireneoj ; ni kune tradukis la okcitanan himnon "Se kanti" kaj vi karilionis en Katedralo de Pamiers, kie S-ino LAUGIER estas la sola profesia instruisto pri tiu fako apartenanta al iu franca muzik-lernejo.

3.
Drahotova je 2020-12-17 19:38:03

Kun danko kaj ĝojo mi rememoras Petron, kiel instruisto en Slovakia "Spišská Sobota" kie li instruis en la jaro 1992 kaj malermis al mi Esperantujon.
Jindřiška Drahotová.

2.
Forigita uzanto je 2020-12-15 17:28:44

Elkore mi gratulas vin.

1.
GrizaLeono je 2020-12-15 11:09:26

Mi elkore gratulas Petron pro la tre meritita eniĝo en Panteono.
Amike salutas Leo De Cooman

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.