Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Moisés Herrera Barrera
Kromnomo: MoisesHB
Vivtempo: 1996 -
Devenlando: Kolombio
Agadlando(j): Kolombio
Prezento: Moisés Herrera Barrera estas muzikisto kaj programisto kun speciala amkliniĝo al la temoj pri planlingvoj. Li naskiĝis en 1996 en Kolombio, kaj de la jaro 2017 li parolas Esperanton, lerninte danke al la kursoj ĉe Lernu.net kaj Duolingo, kaj ekpraktikante helpe de la interreta komunumo kaj de la programo Ekparolu.

Fine de la jaro 2018, li komencis agadi kun la nacia organizaĵo Kolombia Esperanto-Ligo (KEL), helpante pri administraj aferoj, prizorgado de la retejo ĉe esperanto.co kaj administrado de la ciferecaj resursoj. Li baldaŭ engaĝiĝis ankaŭ en la instruaj agadoj de la organizo kaj gvidis kune kun la tiama prezidanto Doniben Jimenez la lastan ĉeestan kurson antaŭ la komenco de la pandemio pro KOVIM-19.

Post ĉi tiu ĉeesta agadperiodo, li forte helpis en la virtualigo kaj ciferecigo de ĉiuj agoj kaj materialdisponeblo de la organizo por ĝia adaptiĝo al la novaj cirkonstancoj. De tiam li plu gvidis kursojn, tute virtualajn, uzante kaj ĉefadministrante la ciferecajn resursojn de la organizo.

Danke al la sukcesoj kaj diskonigo pri la kurso inter sociaj rondoj, la virtualaj kursoj ekprenis iom pli da rekono kaj, siavice, atingeblo al pliaj nekolombiaj kursanoj. Do, kadre de la "Monda Fest'", KEL estis invitita partopreni fari tutlatinamerikan kurson pri Esperanto por hispanlingvanoj, kiun Moisés kune kun Doniben gvidis. Kiel la ĉefa responsulo pri la cifereca flanko, li prizorgis la plej multon da teĥnikaj bezonoj por la ĉirkaŭ 30-nombra instruantaro kaj la ĉirkaŭ 500 aliĝintoj de la kurso. Li ankaŭ estis la material-kontrolisto kaj instrugvidanto de la instruista teamo.

Komence de la jaro 2021 li aranĝis kaj instruis similan kurson por malpli granda grupo de ĉirkaŭ 80 aliĝintoj, kaj sekve de tiu denove kunorganizis, kunlabore kun Doniben, Luis Obando, Fernando Maia kaj instruista teamo, la duan version de la internacia kurso por hispanlingvanoj, kiu ricevis apogon rekte de UEA, TEJO kaj HEF, kaj kiu akceptis denove ĉirkaŭ 500 novajn aliĝintojn el pluraj mondopartoj. Tiufoje li plu prizorgis la studprogramon kaj materialojn, kaj estris la 10-instruistan teamon, gvidante la instrumetodojn kaj celojn, aldone al responso ankaŭ pri la teĥnikaj bezonoj.

Li ankoraŭ helpas en KEL kaj bonvolemas pri la estontaj kursoj.

Persona noto:
Mi elkore volas danki al ĉiuj homoj, kiuj tre laboreme kaj bonvolonte ebligis ĉi tiajn belajn (kaj ne lastajn!) atingojn, kaj sen kiuj la tuta afero neniam estus okazinta:
- Do unuavice al miaj karaj kolegoj Luis Obando kaj Doniben, sen kies lertaj kapabloj (tute mankantaj ĉe mi!) la kurso estus ne tiel korvarma kaj la komunikiĝo kun la aliaj organizaĵoj ne tiel efikaj, kiel ili ja certe estis.
- Mi ankaŭ kordankas al ĉiuj miaj instruistaj kolegoj, sen kiuj la kursoj NENIEL povus esti okazintaj, kaj kies instruoj kaj kunspertoj neniam estos forgesitaj nek de la karaj lernantoj, nek de la (maldormigemaj) organizantoj. Karaj Araceli, Carlos, Daniel, David, Jezer, Johnatan, Juan Pablo, Julio, Soraya kaj Luis Obando (duoble mi dankas~), vi ĉiuj havas specialan lokon en mia koro pro viaj ĉiamaj diligentemo kaj bonvolemo (kaj pacienco!) en niaj instruistaj kunvenoj kaj en viaj ĝuindaj lecionsesioj.
- Mi kore dankas ankaŭ al Fernando Maia, kiu ĉiam virte afable peris la agadojn inter la organizaĵoj; sen kiu plej certe la kursoj neniam estus atingintaj tiajn vastecon kaj rekonon; kaj sen kies multflankaj agadoj la tuta afero neniel estus okazinta same.
- Mi elkore dankas ankaŭ al niaj karaj organizaĵoj UEA, TEJO kaj ĉiuj aliaj iumaniere rilatitaj, pro viaj konfido kaj apogo je ĉi tiu nerdula teameto, kiu per bonkora entuziasmo entreprenis la projekton.
- Kaj fine mi kordankas al ĉiuj miaj (rekte kaj ne rekte rilatitaj) karaj lernantoj, kies scivolemo, demandemo kaj petemo estas sendube nia ĉefa motoro por daŭre fari kaj refari la kursojn. Mia plej granda feliĉo post la kursoj estas tiuj lernintoj, kiuj post iom da tempo revenas al ni montrante la kuriozajn kaj belegajn projektojn, kiujn ili nun entreprenas. Mi (kaj certe ĉiuj ni!) fieras pri ĉiuj vi, niaj karaj lernantoj. Daŭre lernu kaj ĝuu Esperanton!

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.