Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Marjorie BOULTON
Vivtempo:1924 - 2017
Devenlando:Britujo
Agadlando(j): Britujo
Prezento:La 30an de aŭgusto 2017 forpasis Majorie Boulton.

Ŝi naskiĝis la 7-an de majo 1924. Ŝi studis ĉe la Universitato de Oksfordo kaj gajnis sian unuan diplomon en 1944. Post du jaroj kiel licea instruistino, ŝi studis por dua diplomo, kiun ŝi akiris en 1948. Poste ŝi laboris en seminarioj por estontaj instruistinoj kaj, inter 1962 kaj 1970, estris seminarion tian en la angla Laga Regiono. Reveninte al Oksfordo, ŝi doktoriĝis en 1976 kun disertacio pri la verkisto Charles Reade.

Majorie Boulton verkas kaj en la angla kaj en Esperanto. Ĉefaj anglalingvaj verkoj – el entute 16 – inkluzivas The Anatomy of Drama (Routledge & Kegan Paul, 1960) kaj Zamenhof: Creator of Esperanto (Routledge and Kegan Paul, 1960). Ŝi eklernis Esperanton en 1949 kaj ŝia unua poemo aperis en Esperanto en Skotlando. Sekvis Esperantaj libroj: ekz. la poemaro Kontralte (1955), la dramaro Virino ĉe la landlimo (1960), la novelaro Okuloj (1967), la legolibro Faktoj kaj fantazioj (1984). Samtempe ŝi multe artikolas, ĉu fake, pri literaturo, ĉu ĵurnalisme (ekz. en Monato), prelegas kaj en Britujo kaj en aliaj landoj (ekz. ĉe Universalaj Kongresoj, el kiuj ŝi ĉeestis 27), kaj korespondas kun amikoj en la tuta mondo. Ŝi estas plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA, membras ekde 1967 en la Akademio de Esperanto, estas honora membro de UEA, kaj prezidanto de la Esperanta kat-amikara asocio Rondo-Kato.
Kiel Esperanto-instruisto Marjorie Boulton estas aparte ŝatata pro sia humuro, sia pacienco kaj – nelaste – siaj vastaj konoj pri la lingvo kaj la literaturo de Esperanto. Dum 25 jaroj ŝi estris la Esperantajn somerkursojn ĉe Wedgwood Memorial College, Barlastono, Britujo (kiuj festis 50-jariĝon en 2010).

Instruante, ŝi ĝenerale havas surtable ekzempleron de PIV: per kutima humileco kaj modesteco ŝi atentigas, ke neniu – nek elstara poeto, dramisto, novelisto, biografiisto, nek membro de la Akademio de Esperanto, nek kandidato por Nobel-premio pri literaturo (proponita en 2008) – tro eminentas por ne daŭre, konstante kontroli lingvon, kiun ŝi evidente amas.

Paul Gubbins por la Panteono de www.edukado.net, oktobro 2010.
Pliaj informoj pri M. Boulton en Vikipedio.

La 10an de majo 2014 okaze de la 90-jara datreveno de Marjorie Boultn Humphrey Tonkin omaĝis al ŝi per prelego dum la Malferma Tago ĉe UEA. La prelegon vi povas spekti en nia FILMEJO.
Liston de ŝiaj verkoj kun ligoj al la tekstoj vi povas trovi en Originala Literaturo Esperanta

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 65; | Aldoni propran komenton

65.
Boris je 2017-10-19 23:21:55

Marjorie BOULTON estas unu el la plej konataj nomoj en Esperanto-lando. Ŝia legolibro 'Faktoj kaj fantazioj" estas tre valora por perfektiĝo.

64.
Forigita uzanto je 2017-09-01 08:47:56

Mi tre bedaŭras pro forpaso de s-no Boulton. Ĉiu grava esperantisto/ino, kiu forpasas signifas grandan perdon por Esperanto-movado. Tial ni aliaj devu labori pli!

Anton Mihelič, Slovenio

63.
ClaudeNourmont je 2017-09-01 00:45:17

alvenis ŝoka novaĵo: mi eniris la banĉambron hieraŭ matene, kaj Brian anoncis: forpasis Marjorie! Evidente li ne bezonis klarigi, pri kiu Marjorie temas. Kun ŝi mi iom korespondis pri katoj, interŝanĝis kristnaskajn bondezirojn (sed mi ne estas bona korespondantino, en tiu senco, ke mi ne tuj respondas, foje tute forgesas...). Mi havas sur mia librobreto la lastajn kartojn, kiujn ŝi sendis al mi.
Sed nun mi konstatas, ke mi malmulton scias pri ŝi. Pri ŝiaj studoj (mi ĉeestis en Oksfordo la ceremonion pri ŝia 90-jariĝo), pri ŝiaj postenoj, pri ŝiaj verkoj, ja mi iom scias. Sed pri ŝia infaneco? pri ŝiaj gepatroj? pri ŝia familio? pri eventualaj gefratoj? pri la socia fono en kiu ŝi vivis? Kaj tiom da aliaj demandoj tro malfruaj. Sed eble iuj el vi scias.
Estas tre bedaŭrinde, ke mi nur nun pripensas tion.
Mi ne scias, ĉu mi povos ĉeesti ceremonion por ŝi en la venontaj tagoj. Sed multaj pensoj miaj iras al ŝi, tiom aminda persono.
Claude

62.
lorenzoN je 2017-08-31 21:40:55

Kun ŝi ni lernis ami la vivon eĉ en malhelaj momentoj...
Kiel ŝi verkis:
Neniu povas veré viví
Sen morti, eĉ multfoje,
Droni kaj drivi
Renaskiĝi ĝoje...
[el: Vivciklo, el: Kontralte]
Infinitive, dankeme, LoreNzo

61.
Raita je 2017-08-31 18:35:27

Kara Marjorie, mi kisis vian vangon en Lille, vi sekve sendis al mi kristnaskan karton, kiun mi tre aprezis, sciante kiel malfacile tio estis al vi. En mia koro mi konsideras vin stelego en mia Esperantujo. Dankon. (Dankon al V. Melnikov pro la diven-poemo pri nia heroino. Ne estu ŝi forgesata!)
Raita

60.
Burdo je 2017-08-31 18:00:00

Forpasis bona, granda homo, katamikino, verkistino, kies :"Faktoj kaj Fanatazioj" mi ofte legis kaj legas, krom aliaj ŝiaj verkoj. Ripozu en paco kara Marjorie.

59.
Ina je 2017-08-31 17:04:14

Kun granda bedaŭro mi legis tiun informon pri via morto. Vi akompanis min dum preskaŭ mia tuta esperanto-vivo. Kaj tiu interpreto de kelkaj viaj poemoj en la prelego de Humphrey Tonkin en 2014 denove vigle montris al mi la gravecon de vi en Esperantujo ĝenerale. Marjorie, mi dankas vin!
Ina

58.
Haruo je 2017-08-31 16:15:29

En 1972 aŭ 1973 (mi kredas), kiam mi estis studento en la universitato Yale, Marjorie Boulton vizitis Novhavenon, kaj mi havis la honoron ĉiĉeroni ŝin. Mi tre ĝuis la tempon kun ŝi, kaj miregis ke tiel bonega verkistino en Esperanto povas plu havi tiel fortegan anglan akĉenton, kiun mi supozis oksforda (ankaŭ la mastro de mia kolegio, Beekman Cox Cannon III, havis oksfordan akĉenton, sed li ne parolis Esperanton. Multajn jarojn poste, mi havis katon, kiu nomiĝis Marjorie, kaj mi skribis al la doktorino pri tio. Responde venis malgranda pakaĵo en la poŝto: ekzemplero de "Dekdu piedetoj", kiun enspuris la manplatojn de ŝiaj tri tiamaj katoj! Kia trezoro! Ŝi vivis bonan vivon; mi bedaŭras ŝian morton, sed pli multe mi dankas pro ŝia vivo.

57.
Forigita uzanto je 2017-08-31 15:33:08

Granda perdo por ni esperantistoj la forpaso de Marjorie Boulton.
Sincerajn kondolencojn. Marjorie, ripozu en paco.

56.
Renatocorsetti je 2017-08-31 14:11:40

Mi ne estas granda literaturisto, sed mi, kiel flanka literaturisto, legis plurajn ŝiajn verkojn kaj ĉiam tre plaĉe rilatis kun ŝi. Unu fojon ni estis kune en ekzamena komisiono en Britujo antaŭ multaj jaroj. Mortas unu el niaj granduloj!

55.
anna_lowenstein je 2017-08-31 12:40:27

Preskaŭ la unua libro, kiun mi legis pri se ne per Esperanto, estis ŝia anglalingva biografio de Zamenhof. Ankoraŭ nun ties Esperanta versio estas libro, kiun mi oftege konsultas, plej laste antaŭ kvin tagoj. Sed krome mi menciu ŝian libron de noveloj "Okuloj", kiu ege impresis min, kiam mi unue legis ĝin. (Mi prezentis unu el tiuj noveloj al la Londona Esperanto-klubo antaŭ nur tri semajnoj.) Tre ofte mi prezentas novelojn el tiu libro por legado dum literaturaj vesperoj kaj similaj okazoj. Menciinda estas ankaŭ ŝia libro de teatraĵoj "Virino ĉe la landlimo" kaj libro por lernantoj "Faktoj kaj fantazioj". Verŝajne ŝi estas eĉ pli fama kiel poeto ol kiel verkisto de prozo, sed estas ŝiaj prozaj verkoj, kiuj plej gravas al mi persone. Ŝi ege mankos al ni ĉiuj.

54.
Camille je 2017-08-31 12:39:58

Mi ĉiam aŭdis pri tiu fama verkistino, kaj estas impresa kiel ŝi partoprenis la Movadon kaj per Esperanto trairis la jarcenton... Mi bedaŭras pri tiu malĝoja novaĵo, kaj konsentas kun kio estas skribita pri ŝia humuro ! Mi aĉetis ŝian libron "Faktoj kaj fantazioj", kaj mi tre volonte legos ĝin denove venontajn tagojn !!

53.
homaran je 2017-08-31 12:05:39

Antaŭ ol mi aperis en E--ujo, studinta sola dum naŭ jaroj, finlegis mi "Zamenhof Creator of Esperanto". Nur el tiu ĉi iel "seka", do facile alloge legebla, biogragio lernis mi, ke la aŭtoro de lingvo nia "mankis el la mondo" posttagmeze. ---Keneĉjo Goldbergo

52.
homaran je 2017-08-31 11:53:16

Antaŭ ol mi aperis en E--ujo, studinta sola dum naŭ jaroj, finlegis mi "Zamenhof Creator of Esperanto". Nur el tiu ĉi iel "seka", do facile alloge legebla, biogragio, lernis mi, ke la aŭtoro de lingvo nia "mankis el la mondo" posttagmeze. ---Keneĉjo Goldbergo (homaran)

51.
jjwi je 2017-08-31 11:46:29

Kia granda perdo por Esperantujo.
Niaj karaj memoroj pri ŝi dum nia funebro estu kiel 'lunlumridoj'.

50.
marcoscramer je 2017-08-31 09:49:08

Mi tre malĝojas pri ĉi tiu novaĵo. Dum miaj kvar jaroj en Oksfordo, la renkontiĝoj kun ŝi en la oksforda Esperanto-klubo multe riĉigis mian vivon.

49.
probal53 je 2017-08-31 09:49:06

Estimataj,
La forpaso de Marjorie Boulton estas por mi perdo tute persona. Mi konis ŝin jam ekde 1977: en la hejmo de Baldur mi havis la okazon tagmanĝi kun ŝi, Juan Régulo kaj la familio Ragnarsson. Ŝi tuj post la kongreso iniciatis personan plumamikecon. Preter la regulaj – kaj sufiĉe intimaj – interŝanĝoj leteraj, mi senpere kunlaboris kun ŝi en la somera kursaro en Barlaston en 1988. Tiufoje ŝi gastigis min en sia oksforda hejmo kaj babilis pri ĉiuj kaj ĉio. Tuj post tiu ŝtupaltiĝo de nia konateco, aperis la aŭtobiografio de mia patrino, _Mi juna_, kaj Marjorie skribis por laŭte esprimi sian ŝokiĝon pro la ekscio, ke ŝiageneraciaj barataninoj devis en sia infanaĝo renkonti blatojn en la necesejo. Mi revizitas – en tiu ĉi momento de persona kaj kolektiva omaĝado al unu el la plej gravaj poetoj en nia literaturo – tiun ŝian krian reagon pri blatoj por emfazi, ke ne nur la senĉese menciataj katoj popolis la bestoĝardenon de Marjorie, kvankam ni povas antaŭvidi, ke multaj omaĝantoj nun inundos la reton per komentoj pri ŝiaj katoj.
Tiun katomanian ŝablonon ŝi mem kreis kaj nutradis. Mi estas krome konvinkita, ke la plej prisatireblaj aspektoj de ŝia funkciado, sur kiuj baziĝis la surpodiaj spektakloj de ‘Fraŭlino Barlaston’, estis partoj de la masko – aŭ la kiraso, se vi preferas – per kiu ŝi defendis unikan privatecon en vivo tiel vaste dediĉita al la publiko. Ni en la Akademio de Esperanto, vice de kiu mi verkas ĉi tiun personan omaĝon, kaj pli ĝenerale la esperantistaro, rigardante Marjorie kiel figuron unike nian, foje pretervidas la fakton, ke en la anglalingva mondo Marjorie vaste servis al la universitataj studentoj per serio da lernolibroj. _La anatomio de poezio_, ili titoliĝis, kaj _La anatomio de la prozo_ – _de la teatraĵo_ – _de la lingvo_ – _de la romano_ – _de la beletristiko_. Same kiel la niamedie vaste konata _Faktoj kaj fantazioj_, ankaŭ tiuj lernolibroj de Marjorie furoris; ili sukcese alparolis ĉiujn studentojn de meza inteligento kaj estis tiel helpaj, ke la eldonejo Routledge reaperigis ilin post jardekoj da elĉerpiteco.
Ŝi sisteme prezentis sin kiel neorganizitan, socie mallertan kaj cerbe nur mezkapablan sinjorinon, pro konsideroj strategie klarvidaj. Ŝi celis maksimume servi al la meza klientaro kaj kunteni la publikon ne nur intelekte sed ankaŭ emocie. Tial ŝi volonte proponis sin kiel celtabulon de persona ridindigo. Ŝi sciis, ke per tiu sentimiga vojo ŝi eniros ne nur la cerbon sed precipe la koron la lernantoj. Mi ne fantazie atribuas al ŝi tian strategiemon. En 1988 ŝi rekte diris al mi, ke verkante _Faktoj kaj fantazioj_ nur por progresintoj ŝi sciis, ke ŝi ne povus elteni la emocian streĉon verki lernolibron elementan. Tiu tasko, pro evidentaj pedagogiaj kialoj, signifus prezenti normalan familion, ŝi diris. Temus pri ŝarĝo, kiun ŝi, portanto de persona amtragedio skeme-ombre konata al la legantoj de ŝia poezio, malvolis preni sur sin.
Dum siaj finaj jaroj, kiam la sanstato ne plu permesis al ŝi vivi memstare, Marjorie sentis sin ŝarĝo al siaj prizorgantoj. Ŝi estis nete ferminta siajn kajerojn, ŝi ne kredis lasi taskojn nefinitaj, kaj ŝi flegme, pacience atendis la finon de sia vojaĝo. Tiu fino nun prosperis al ŝi. Homo, kiu tiel majstre tordis la konvenciojn por povi klarvide ekzisti en ironia, satira dimensio, sendube ne atendus de ni konvencie ploran adiaŭon al ŝia surtera vivo. Mi detenas min de listigo de ŝiaj treege multaj atingoj kaj agnoskiĝoj, krom mencii ŝian atutan biografion de Zamenhof, kiu alportis novan ondon en la zamenhofologion – dirante tion, mi citas Humphrey Tonkin, vi ĉiuj scias, ke mi ne rajtas propravoĉe paroli pri tiaj aferoj ĉar mi ne havas fakan kompetenton pri la frua historio de Esperanto. Se mi tamen sentas, ke mi rajtas entute paroli pri tia temo, tio grandparte ŝuldiĝas al la kuraĝo, kiun donis al ni Marjorie Boulton. Marjorie, unu el niaj pintaj korifeoj, dumvive surhavis la maskon de mezkapabla homo por doni potencon al ni aliaj, kiuj kun meza kapablo tamen devas plenumi defiajn taskojn. Ni lernu de ŝia inspira ekzemplo kuraĝigi aliajn ĉirkaŭ ni, en niaj diverse defiaj labormedioj. Tial mi finas la omaĝajn vortojn dirante, simple: kuraĝon.
Via
Probal

48.
gravuristo je 2017-08-31 09:08:34

Kondolencojn de la frenezaj geavoj, kiuj neniam sufiĉe dankos tiujn, kiuj vivigis esperantujon............fratecujon.......

47.
Sylvain je 2017-08-31 08:17:27

Mi havis la honoron ekzameniĝi de ŝi cele al mia unua esperanto-diplomo. Kaj sukcesis, flavbekulo kiu mi estis. Mi rememoras miajn pensojn dum la ekzamenado: mi parolas kun viva historio. Dankon, Marjorie. Ripozu en paco.

46.
vmel je 2016-10-05 19:30:05

Antaŭnelonge por diven-konkurso en "La Ondo de Esperanto" mi verkis jenan versportreton-enigmon:

Ŝi estas tri: virin’, lektor’, poeto.
Respondon serĉu vi sur librobreto:
jen faktoj, fantazioj, rimleteroj,
virino ĉe landlim’, aliaj eroj
en kiuj estas majstre priskribata
kaj homa amo, kaj la vivo kata.
Duonjarcenton en Akademio,
eĉ kandidato por Nobel-premio,
kaj tiel plu. Enigmo ja facilas.
Respondu do: pri kiu mi babilas?


amike, Valentin Melnikov

45.
Jen je 2015-04-08 19:22:10

Kara Marjorie! Dankon pro -interalie- via arto! Plej amikajn salutojn el Bona Espero, Brazilo!

44.
Henri je 2014-05-16 11:28:17

Dankon, Marjorie, pro ĉio kion vi farius. Ni renkontiĝis iam en Centro Pompidou, en Parizo, kiam vi prelegis pri "La kompleksa tragedio de Norda Irlando" kadre de la kultura kunveno de la pariza SAT-rondo, la 20an de februaro 1983. Kore. Henri Masson

43.
Katalin je 2014-05-15 17:21:59

Viaj komentoj, bondeziroj plue bonvenas, sed ĉi tie mi elpresis ĉiujn komentojn por alpoŝtigi al Marjorie por ke ili alvenu al ŝi en la tago de la naskiĝtaga festo.
Dankon al ĉiuj pro la kunfestado.
Mi esperas, ke Marjorie estos feliĉa legante la kortuŝajn pensojn de la membroj de edukado.net.
Ankaŭ mi, la redaktorino, Katalin Kovats, kore salutas ŝin.

42.
Jxenifa je 2014-05-13 12:34:30

Kara estimata Marjorie, mi ankoraŭ ĝojas pro memoroj de vizito al via domo en la 80aj jaroj. Ni estis grupeto de esperantistoj el Kembriĝo kiun vi kaj s-ino Hall gastigis varme kaj amike inter viaj multaj kaj tre diversaj katoj. Vi fiere montris al ni vian Esperanto-ĉambron supre sub la tegmento kie vi volis bonvenigi esperantistajn vizitantojn. Mi elkore dankas pro via kuraĝigo daŭre lerni kaj instrui nian lingvon, kaj ĝui la vivon esperantistan.
Gratulon je via rimarkinda naŭdekjara naskiĝdatreveno! Mi deziras al vi sanon, feliĉon kaj daŭran vivoforton en komfortaj ĉirkaŭaĵoj. Jennifer Bishop, Aŭstralio

41.
Katalin je 2014-05-13 12:25:23

Perata mesaĝo de Kerstin Rohdin:
Al Marjorie Boulton
Mi memoras viajn prelegojn kaj ofte legas viajn verkajxojn.
Tiel vi vivas en mia mondo.
Kerstin Rohdin, (amikino de Harold Brown)

40.
reza je 2014-05-13 08:51:07

Belan naskiĝtagon al vi nia kara trezoro de Esperanta literaturo. Kun varmaj salutoj el Tajvano.

39.
Forigita uzanto je 2014-05-13 00:22:24

Kia feliĉo por ni Esperanton amantaj kaj uzantaj, ke vi ekzistas....
Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia vin brakumas karese

38.
biciklanto je 2014-05-12 20:36:38

Estimata s-ino Boulton,
mi estimas ĉiujn kiuj kontribuas al la literaturo en Esperanto kaj vi faradas tion altkvalite dum tiom da jaroj.
Mi gratulas vin pro tio kaj sendas miajn plej bonajn dezirojn de sano, feliĉo kaj paco okaze de via datreveno.
Eddy Van den Bosch, membro de la Antverpena Esperantoklubo "La Verda Stelo"

37.
slavneui je 2014-05-12 19:48:17

Estimata Marjorie,
Mi Esperantiĝis antaŭ 30 jaroj kun 'Faktoj kaj Fantazioj'. Poste mi konatiĝis kun vi okaze de via vizito de la 'katparado' en Ipro (jes!). Mi konservas la plej bonajn memorojn pri via restado ĉi tie kaj mi deziras al vi ankoraŭ multe da feliĉaj jaroj!
Piet Glorieux

36.
leandro_abrahao je 2014-05-12 17:27:16

Estimata s-ino Boulton, plej respektajn salutojn kaj gratulon pro via 90-jariĝo. Estas kortuŝe sperti, kiom da homoj havas je vi tiel grandan dankemon, kareson kaj amon! Ankaŭ mi volis aliĝi al ili por deziri pacon, sanon kaj la benon de Di'. Amike kaj frate Leandro T. Abrahão el Brazilo.

1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.