Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: César DORNELES SOARES
Edukado-ensalutnomo: Dorneles
Vivtempo: 1954 -
Devenlando: Brazilo
Agadlando(j): Brazilo
Prezento: César DORNELES SOARES (1954-), brazila samideano kiu esperantistiĝis en 1980 kaj de 1981 estas senlaca Esperanto-instruisto kaj motoro de la loka Esperanto-movado (en la urbo Porto Alegre). En tiuj 42 jaroj da Esperanto-agado li organizis kaj okazigis sennombrajn Esperanto-renkontiĝojn kaj Esperanto-kursojn, kaj estis plurfoje estrarano de Esperantista Societo de Porto Alegre (ESPA), Departemento de Esperanto de Spiritisma Societo Allan Kardec (DESEAK) kaj Gaŭĉa Esperanto-Asocio (GEA).

Krome, li aŭtoris (almenaŭ) kvin bonajn lernokajerojn:
"Esperanto I" (1989),
"Marko kaj Nina" (2003, 2006, 2013) (la tri eldonoj estas sufiĉe malsimilaj, do ni nombras ilin aparte) kaj
"Bela Lingvo" (2017) (verkita kiel daŭrigon de la lasta eldono de "Marko kaj Nina").

César elstaris ankaŭ kiel redaktoro de pluraj Esperanto-periodaĵoj, jen sendependaj, jen ligitaj al iu el la lokaj Esperanto-asocioj. Entute li aperigis proksimume cent periodaĵnumerojn. El liaj eldonaĵoj, aparte menciindas "Gaja Haveno" (de kiu aperis 50 numeroj) kaj "Jes Ja!" (de kiu aperis 14 numeroj). "Gaja Haveno", cetere, estas ankaŭ la nomo de la plej nova el liaj multaj Esperantlingvaj blogoj.

Profesie (t.e., ekstermovade), César estas emerita mezlerneja instruisto pri la portugala lingvo. Li diplomiĝis pri beletristiko (portugala, angla kaj hispana), kaj postdiplome specialistiĝis pri la portugala lingvo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
nazarelaroca je 2023-01-21 14:26:24

Gratulon, kara samideano César Dornelles Soares!

1.
Katalin je 2022-12-15 00:23:47

Bonvenon, kolego en nia Panteono. Mi ĝojis ekkoni vin iom pli bone danke al la atentigo de niaj brazilaj kolegoj. Sukceson, amike, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.