Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Will van GANSWIJK
Vivtempo:1929 -
Devenlando:Nederlando
Agadlando(j): Nederlando
Prezento:Naskiĝis la 4an de januaro 1929.

Profesie mi estas mezlerneja instruistinoj. Mi instruis: pedagogikon, vartadon kaj edukadon, manlaboradon, ludgvidadon kaj muzikon.
Post 7 jaroj da laboro mi estis honorplene maldungita, pro la fakto, ke mi edziniĝis ĉar en tiu periodo tio estis laŭleĝa afero.
Mi libervole komencis labori por la eklezio al kiu mi apartenas, gvidis infangrupon kaj tie komenciĝis mia instruado de Esperanto.
En 1959 aperis en unu el la groningenaj urbaj gazetoj Esperanto-kurso. Mi decidis partopreni en ĝi. Tio estis la komenco de mia Esperanto-vivo. Poste sekvis buŝaj kursoj, televidkurso, skriba kurso. Post iom da tempo mi partoprenis sukcesplene en la nederlanda elementa Esperanto-ekzameno .
En 1975 mi komencis instrui Esperanton al infanoj kaj junuloj. La klubo kreskis de 12 al 30 membroj. La aĝoj de la anoj estis inter 9 kaj 18 jaroj. Dum pli ol 12 jaroj mi gvidis tiun Esperanto-gejunulgrupon kun helpo de la pli aĝaj anoj kaj de klubanino. Dek du el la gejunuloj partoprenis sukcesplene la elementan ekzamenon kaj kelkaj eĉ la mezan ekzamenon. Unu akiris la ŝtatan Esperanto-instrudiplomon, la saman kiun mi akiris en 1978. La du plej aĝaj anoj verkis kun kolego Esperanto-instrulibron el kiu 'Esperanto, grammatica met oefeningen' de Arjen-Sjoerd de Vries kaj Roel Haveman estas la pli konata.
Mi finis mian dekdujaran instruadon/gvidadon post peto de mia edzo. Mi do ne plu varbis novajn anojn. Sekvis peto de plenkreskuloj instrui Esperanton al ili. Ankaŭ tion mi faris kun plezuro dum multaj jaroj ĝis ili fakte estis samspertaj kiel mi.

En 1998 mia filo preparis por mi retpaĝon je interreto. Sed kion mi metu sur ĝin? Mi elektis la unuan lecionon de la iama gazetkurso, pensante ke neniu trovu gxin kaj neniu emu lerni tiel Esperanton. Sed aligxis kursanoj unu post la aliaj. En periodo de 10 jaroj mi mentoris 500 kursanojn el kiuj 90 trastudis ĉiujn 21 lecionojn. 250 partoprenantoj haltis ie dumvoje kaj la ceteraj sendis al mi nur la tradukojn de unu aŭ du lecionoj. Dum la jaro 2008 mia filo faris la kurson interaktiva. Per anoncetoj pere de Google mi reklamas por ĝi. Ĉar la korektado ne plu estis bezonata ekestis ebleco denove buŝe instrui hejme. Du grupetoj po du estas nun ankoraŭ studantaj. Tuj post kiam anoncas sin 5 kursanoj, mi startos denove studgrupeton. Instrui kion ajn kaj kie ajn mi ŝatas, kiel ekzemple dum la studsemajnfinoj, KELI-kongresoj, kelkajn semestrojn en Pedagogia akademio kaj dum malfermitaj vesperoj de nia klubo. De NGGE kaj de ILEI mi ricevis en 2007 honormembrecon.
En 2009 donis tion al mi la klubo 'Esperanto Noord Nederland', interalie pro la fakto, ke mi dum multaj jaroj estis la sekretarino de la klubo, korektas la klubgazeton k.t.p. En la sama jaro mi ricevis de la asocio Esperanto Nederland la 'Verloren van Themaat premion.' Mi intencas daŭrigi la instruadon de Esperanto ankoraŭ kiel eble plej longe!

Por edukado.net W. v. Ganswijk (novembro 2010)

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Katalin je 2010-12-14 21:10:24

Bonvenon en nia Panteono kaj korajn gratulojn pro via multflanka kaj valora agado por la disvastigo de nia lingvo.
Katalin Kováts, redaktoro (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.