Komisiono

Laŭ Artikolo 2(c) de la Principa regularo, individuaj ekzamensesioj estas sub la gvidado de "tripersona Loka Ekzamena Komisiono (LEK), kies konsiston kaj prezidanton aprobis Internacia Ekzamena Komisiono (IEK). LEK estu internacia."

Unu devo de IEK, laŭ Artikoloj 2(b) kaj 3(ĉ) de la Principa regularo, estas rajtigi membrojn de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE), kiuj konsistigas la LEK-ojn por la diversaj ekzamensesioj. Laŭ Artikolo 4(b), "LEK, sub la gvido de la prezidanto, kontrolas kaj pritaksas aparte la skribajn kaj parolajn respondojn. Surbaze de tiuj du notoj LEK aljuĝas la finajn notojn por la atestiloj." (Vidu aliloke "Notoj kaj atestoj".)

En la paĝaro de ILEI https://www.ilei.info/agado/ekzamenoj.php vi povas konsulti la aktualan liston de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE).

Ekzamena Komisiono (2018-2021)

Jene vi povas elŝuti la aktualan liston de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro de junio 2016 (IRE).

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.