Priskribo

Pri la enhavo de la ekzamenoj, Artikolo 6 de la Principa Regularo diras: "La ekzamenoj estas unulingvaj, t.e. nur en Esperanto. Ili konsistas el antaŭtesto, skriba kaj parola partoj. IEK decidas pri la formo kaj enhavo de la ekzamenoj kaj rajtas ŝanĝi ilin surbaze de spertoj kaj pliaj konsideroj."

Skizaj priskriboj de la nuna formo kaj enhavo de la ekzamenoj sekvas. La sinsekvo de la ekzamenaj eroj estos: antaŭtesto, skriba kaj poste parola partoj. En la ekzamenoj vortaroj kaj aliaj helpiloj estas komplete malpermesataj.

Gramatika antaŭtesto

Ĉiu enskribiĝinto por la internaciaj ekzamenoj devas unue sukcesi je la koncerna gramatika antaŭtesto. La poentoj gajnitaj en la antaŭtesto, tamen, ne enkalkuliĝas en la ekzamena rezulto. La antaŭtesto sendepende funkcias kvazaŭ kribrilo. Tiuj kiuj ne povas trovi sukceson en la antaŭtesto tre verŝajne ankoraŭ ne posedas la bazajn gramatikilojn necesajn por senĝena esprimado de pensoj pere de Esperanto. Plej ofte la loka Ekzamena Komisiono administras la gramatikajn antaŭtestojn almenaŭ kelkajn horojn antaŭ la anoncita tempo por la skriba parto de la ekzameno. La element-nivela antaŭtesto daŭras 40 minutojn kaj la sukces-nivelo estas 70%. Ĝi specife testas kapablojn rilate al:

  1. Akuzativo
  2. Prepozicioj
  3. Transitiveco de verboj (kaj aliaj uzoj de -ig- kaj -iĝ-)
  4. Korelativoj
  5. Afiksoj

La mez-nivela antaŭtesto daŭras 50 minutojn kaj la sukces-nivelo estas 70%. Ĝi testas aldone la jenajn.

  1. Participa sistemo
  2. Refleksivo
  3. Pliaj afiksoj
  4. Leksiko
Skriba parto

La skriba parto havas 5 erojn kaj bezonas tri horojn. La atingeblaj poentoj estas 100, du trionoj de la tuta ekzameno.Tiuj kiuj ne atingas minimume 60 poentojn en la skriba parto ne rajtas pluiri al la parola parto.

1. Lega kompreno
En la elementa nivelo la kandidato ricevas tekston, kies amplekso estas proksimume 250 vortoj. La enhavo estas popularscienca aŭ literatura kaj estas 4-6 demandoj bazitaj sur ĝi, kiuj celas eltiri informojn prezentitajn en la teksto. En la meza nivelo la teksto ampleksas 300 ĝis 400 vortojn kaj estas iom pli specife literatura aŭ scienca, sen esti rekte faka. La demandaro inkluzivas kelkajn, kiuj devigas la kandidaton fari supozojn, analizojn aŭ komparojn kaj uzi frazojn ne tireblajn el la teksto mem. Ambaŭkaze la rekomendo estas dediĉi 40 ĝis 45 minutojn al ĉi tiu tasko.
2. Diktaĵo
Unu el la ekzamenantoj legas proksimume 100-vortan tekston enhavantan ĉiujn Esperantajn literojn, kiun la kandidatoj devas ĝuste skribi. Ĉi tiu kapablo estas testata nur en la elementa nivelo.
3. Eseo
La kandidato devas elekti inter kvar temoj, el kiuj du temas pri Esperanto, du ne nepre pri ĝi, du estas pli specifaj, kaj du tre ĝeneralaj. En la elementa nivelo la postulo estas minimume 400 vortoj, en la meza 600. Por ĉi tiu tasko la disponebla tempo estas 60 minutoj. La kriterioj por la aljuĝado estas tri kaj egalvaloraj: lingva ĝusteco, idea enhavo kaj stilo.
4. Aŭskulta kompreno
La kapablo aŭskulti estas testata skribe laŭ du diversaj vojoj. Unue la kandidato devas aŭskulti tekston kaj respondi anticipe donitajn demandojn pri ĝi. Sekvas dua parto de la sama aŭ samtema teksto, kiu estas resumenda ĝis proksimume 60% de sia originala longeco.
5. Kulturaj konoj
La kulturaj konoj estas testataj skribe. La ekzamenantoj atendas, ke la kandidatoj posedu sciojn pri la historio, organizo, aplikado kaj literaturo de Esperanto. En la elementa ekzameno necesas parigi ĉiun el 20 priskribaj frazoj kun la ĝusta respondo el listo de 24-25. La meza nivelo postulas ke la kandidato plenigu spacojn per informoj kiu mankas al la donitaj frazoj.

Poentvaloroj (skriba parto)

Ekzamenero Elementa nivelo Meza nivelo
Lega kompreno 25 30
Diktaĵo 10 0
Eseo 30 30
Aŭskulta kompreno 25 30
Kulturaj konoj 10 20
Sumo 100 100
Parola parto

La kandidatoj ekzameniĝas unuope kaj private antaŭ tripersona ekzamenantaro dum maksimume 20 minutoj. La parola parto valoras 50 poentojn, unu triono de la tuta ekzameno. Por sukceso en la ekzameno, tamen, necesas atingi minimume 30 poentojn en la parola parto, senkonsidere de la jam atingitaj poentoj en la skriba parto. Ne nur parolado, sed konversacia kapablo gravas. Ankaŭ la pri-Esperanta scio estas testata en ĉiu tiu momento per malmultaj demandoj, lastmomente elektitaj el vasta listo tiucela. La ekzamenantoj serĉas pruvojn, ke la kandidato legis kelkajn (meznivele plurajn) Esperantajn librojn kaj posedas bazajn (meznivele mezajn) sciojn pri la historio, organizo, aplikado kaj literaturo de la lingvo. La parola parto havas tri erojn.

1. Bild(stri)o
La ekzamenantoj prezentas bildon aŭ bildstrion pri kiu la kandidato devas paroli dum kelkaj minutoj. La komisiono aljuĝas poentojn por originaleco, lingva ĝusteco kaj taŭga reago al demandoj.
2. Esperanto-kulturo
Poste venas du demandoj pri Esperanto-kulturo. La kandidato devas respondi ilin dum maksimume tri minutoj. La ekzamenantoj kalkulas po 10 poentojn por ĉiu demando kaj estas same taksataj la enhavo, scioj, lingva ĝusteco, lerta lingvouzo kaj klara esprimado de la ideoj.
3. Interparolado
Fine, oni testas la interparolan kapablon, t.e. la kapablon samtempe aŭskulti, kompreni kaj paroli. La kandidato devas respondi demandojn kaj interparoli dum tri aŭ kvar minutoj kun la ekzamenantoj pri du hazarde elektitaj temoj. La temoj estas taŭgaj por la nivelo kaj rilatas al la ĉiutaga vivo aŭ personaj opinioj pri konataj aferoj.

Poentvaloroj (skriba parto)

Ekzamenero Elementa nivelo Meza nivelo
Bild(stri)o 10 15
Esperanto-kulturo 25 20
Interparolado 15 15
Sumo 50 50

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.